Sula: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Taksonomio
|nomo = SuloSuloj aŭ Naivuloj
|koloro = pink
|dosiero = Booby chick.jpg
Linio 48:
 
==Sistematiko==
[[File:Starr 060228-6399 Chenopodium oahuense.jpg|thumb|maldekstre|[[Ruĝkrura naivulo]] kaj [[Nazka naivulo]]]]
La termino "suloj" kaj Naivuloj"naivuloj" iom estas uzataj preskaŭ sinonime ĉar tradicie oni kalkulis ankaŭ la [[Moro (genro)|morojn]] (3 specioj) inter la [[sulo]]j kiel traduko de la genro ''[[Sula]]'' (6 specioj). Inter la suloj, en vasta senco, oni trovas en Eŭropo nur la [[Norda sulo|Nordan sulon]], kiu nuntempe kutime klasiĝas inter la [[Moro (genro)|moroj]] (kiel ''Morus bassana'') kaj ne plu inter la veraj suloj (kiel ''Sula bassana''). Ĝi ricevis sian latinan nomon pro la rifo nome [[Roko Bass]] en la golfo (fjordo) [[Firth of Forth]]. Tiu birdo longas 90 cm, havas nur unu ovon en nesto de algo, herbo. Ili estas grandaj, blankaj birdoj kun kelkaj nigrecaj flugilplumoj. La birdidoj eloviĝas post 6 semajnoj kaj post pliaj 10-11 semajnoj ili unuafoje vizitas la akvon kaj ofte ili plonĝas per kuraĝa falego. La birdidoj havas tiam malhelbrunan, hele makulitan [[lanugo]]n, sed ili iĝas per ĉiu plumoŝanĝo pli kaj pli helaj, kaj en la kvina vivjaro formiĝas la neĝoblanka [[plumaro]], kiu nur kaposupre estas helflava. Ĝia plej proksima parenco estas la [[Kaba sulo]] (''Sula capensis'').
 
La genro ''Morus'' estas multe pli bone dokumentata en la [[fosilio|fosilia registro]] ol ''Sula'', kvankam tiu lasta estas pli nombra nune. La tialoj ne estas klaraj; eble la naivuloj estis pli bone adaptataj aŭ simple bonsorte loĝis en plej taŭgaj lokoj por elteni la defiojn de la ekologia ŝanĝo de la fina Plioceno, aŭ eble ankoraŭ multaj fosiliaj naivuloj ankoraŭ atendas malkovron. Notinde, la suloj estas nune limigitaj al moderklimataj oceanoj dum naivuloj troviĝas ankaŭ en tropikaj akvoj, kaj kelkaj el prahistoriaj sulospecioj havis plian distribuadon en [[Ekvatora klimato|ekvatorajn]] areojn ol ties aktualaj samgenranoj.
 
Kelkaj fakuloj konsideras ke la naŭ specioj estu traktataj kiel samgenraj en ''Sula''. Tamen ili estas klare metitaj aparte, pro [[osteologio]]. La distingaj stirpoj de suloj kaj naivuloj ekzistis en tiaj formoj, ekde almenaŭ meza [[Mioceno]], antaŭ ĉ. 15 milionoj da jaroj (Olson 1985).
 
La [[Abota naivulo]] estis iame inkludata en ''Sula'' sed estas nune lokita en [[monotipo (biologio)|monotipa]] genro ''Papasula'', kiu reprezentas antikvan stirpon eble pli proksima al ''Morus''.
 
===Nomo===