Nova sinagogo de Berlino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
== Centrum Judaicum ==
[[dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1990, MiNr 3359.jpg|eta|<center>la juda centro de 1988 sur poŝmarko de GDR el 1990]]
Post kiam intertempe ekzistis planoj neniigi ankaŭ la lastajn konstruaĵopartojn kaj nur meti memorŝtonon al tiu loko, en 1988, lige al memorigaj eventoj pro la 50-jara datreveno de la [[pogromoj de novembro 1938]] estis starigita fondaĵo "Nova Sinagogo de Berlino - Centrum Judaicum“ ([[latine]] por "centro juda" aŭ "centro judisma") kun la celo rekonstrui la sinagogon kaj samtempe krei centron por flegado kaj konservado de la loka juda kulturo. Parto de la "nova politika klimato" en [[GDR]], ne plu nur kontraŭreligia, ankaŭ estis, ke inter septembro 1987 kaj majo 1988 ŝtate pagita usona rabeno povis aktivi en la sinagoga komunumo; li je ŝtata pago ricevis aŭton, loĝejon kaj servistinon, kiu tamen laboris por la komunista sekreta servo [[Stasi]] kaj pli havis la taskon kontroli la usonanon ol helpi pri ĉiutagaj servoj. La 10-an de novembro 1988 okazis simbola komenco de sinagoga rekonstruo. Pri la diversaj eblaj planoj de renovigo oni antaŭe forte diskutis: plena rekonstruo al la origina stato estis malakceptata, ĉar tio - laŭ la opinio de iuj - povus esti komprenata kvazaŭ provo nei, forigi aŭ forges(ig)i la suferojn de la pasinto. La celo de la rekonstrua plano tamen ĉiukaze estis konservi la konstruaĵon en fasade bone videbla stato kaj per tio konservi memorejon kaj pri la juda vivo en Berlino kaj pri la Holokaŭsto. Oni tial decidis videbligi kaj la antaŭe imponan arkitekturon kaj la perfortan detruon. La reprezenta ĉestrata fasado kun la ĉefa kupolo estis detale rekonstruata. Konstanta ekspozicio memorigas pri la juda vivo en Berlino. Ĝia titolo "malfermu la pordojn" estas la biblia versto [[libro jesajade Jesaja]] 26/2 kiu en [[hebrea lingvo]] videblas super la ĉefa sinagoga enirejo (פתחו שערים ויבא גוי צדיק שמר אמנים). Ankaŭ montratas iuj pliaj retrovitaj arkitekturaj eroj kaj de la fasado kaj de la interna dezajno. En subĉiela areo pli distance de la strato, ŝtonoj markigas la amplekan fundamenton de la eksa ĉefa sinagogo. La renovigaj laboroj estis finitaj en 1993, tri jarojn post la [[reunuiĝo de Germanio]]. Amplekse protektata kontraŭ aktualaj teroraj minacoj kaj de dekstraj ekstremistoj kaj de islamistoj, la renovigita konstruaĵo la 16-an de decembro 1994 povis esti donata al la fondaĵo. La tuta konstrua komplekso ne estis reaŭgurita kiel sinagogo, sed ĝi enhavas malgrandan porpreĝan saloneton. En senpera najbareco troveblas pluraj instalaĵoj de la urba juda komunumo, judaj restoracioj, kafejoj kaj juda arta galerio.
 
=== Ekspozicio de 2011 ===