World Trade Center: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (r2.7.3) (robota aldono de: war:World Trade Center)
En [[1993]] la turojn atakis teroristoj, kiuj eksplodigis bombon en la subtera aŭtoparkejo.
 
La [[11-an de septembro]] [[2001]], la turoj estis denove atakitaj de teroristoj, kiuj kaperis du aviadilojn el Bostono kaj intence trafis la du plej altajn turojn. El tiuj la Suda Turo kolapsis je la horo 9.59 matene, la Norda Turo kolapsis je la horo 10.28 matene (loka tempo). Krome je la horo 5.20 posttagmeze kolapsis la 174 metrojn alta konstruaĵo n-ro 7 de la Mondkomerca Centro; tiun turon ne trafis aviadilo.
 
Pri la falokaŭzo de la tri turoj ekzistas pluraj teorioj. Laŭ la oficiala versio ekstreme varmegaj fajroj moligis la ŝtalajn apogilojn de la du plej grandaj turoj kaj ili, post unu ĝis du horoj da brulado, kolapsis; la falon de turo n-ro 7, sep horojn post la unuaj du turoj, oni klarigas per plia fajro. Almenaŭ 2602 homoj mortis tiutage, plejparte oficejaj laboristoj kaj fajro-brigadistoj.