URI: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
la artikolo estas parte tradukita
Linio 17:
 
En 1998 en RFC 2396 estis difinita nova versio de URI, samtempe la vorto "universala" ({{lang-en|Universal}}) en la nomo estis anstataŭigita per la vorto "unuforma" ({{lang-en|Uniform}}). En decembro de 1999 RFC 2732 enkondukis en la specifon de URI malgrandajn ŝanĝojn por kongruo kun [[IPv6]]. En aŭgusto 2002 RFC 3305 anoncis malaktualiĝon de la termino "URL" kaj prioritaton de la termino "URI". La nunaj strukturo kaj sintakso de URI estas reguligataj per la normo RFC 3986 aperinta en januaro 2005. Pluraj plej novaj teknologioj de [[Semantika Reto]] (ekzemple, RDF) baziĝas sur la normo de URI. Nun la gvida rolo en la evoluigo de URI apartenas al la [[Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo]].
 
== Malavantaĝoj ==
URL iĝis unu el la fundamentaĵoj de [[Interreto]], tial la principoj de URI estis starigataj tiel por provizi plenan kongruon kun URL. De ĉi tie venas ankaŭ la granda malavantaĝo de URI heredita disde URL. En URI, samkiel en URL, eblas uzi nur limigitan kompleton de latinaj kaj interpunkciaj signoj (eĉ malpli ol en [[Askio]]). Alivorte, se deziros uzi en URI esperantajn aŭ ekzemple francajn ĉapelitajn literojn, aŭ [[Cirila alfabeto|cirilan alfabeton]], aŭ [[hieroglifo]]jn, ni devos kodi URI-on sammaniere, kiel en la [[Vikipedio]] estas kodataj URL-oj kun [[Unikodo|Unikodaj]] signoj. Ekzemple, la strio
 
<code><nowiki>http://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝanĝo</nowiki></code>
 
estas kodata en URL kiel
 
<code><nowiki>http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Can%C4%9Do</nowiki></code>
 
Ĉar tian transformon spertas signoj verŝajne de ĉiuj lingvoj krom la angla, URI-oj kun vortoj en aliaj lingvoj iĝas parte aŭ plene nelegeblaj. Kaj tio draste kontraŭas al la principo de internacieco deklarata de ĉiuj ĉeforganizaĵoj de [[Interreto]], en tiu nombro [[W3C]] kaj {{alilingve|en|ISOC|Internet Society}}. Solvi ĉi tiun problemon devas la normo IRI.