Hippolyte Sebert: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RBT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldonis Kategorio:Naskiĝintoj en 1839 kaj ordigŝlosilojn
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - S|EdE-S]]
 
'''Hippolyte SÉBERT''' (seber). franco, generalo kaj scienculo. Nask. 30 jan. 1839 en Verberie (apud Compiegne), mortis 23 jan. 1930 en Paris. - Oficiro de kolonia artilerio, sendita en Nova-Kaledonion, faris tre valoran esploradon de tiu kolonio kaj organizis la ekspluatadon de ĝiaj arbarol. Post la franca-germana milito de 1870, li ludis gravan rolon en la kreado de nova artileria materialo. Li fondis kaj direktis la Centran Laboratorion de la Maristaro kaj la eksperimentan kampon de Sevran-Livry, por provado de la pulvoj. Li partoprenis en la kreo de la senfuma pulvo, kaj en la perfektigo de torpedoj. Li kreis multspecajn aparatojn, kiuj ebligis la determinadon de la balistikaj leĝoj ka aliaj kondiĉoj de la uzado de la artileria materialo. Pri tiuj sciencaj eksperimentoj li publikigis multajn verkojn. - En 1890, pensiiĝinto, li sin dediĉis plene al sciencaj kaj industriaj laboroj. Fariĝis direktoro de la artileria fako kaj poste prez. de la tre grava Societo „Forges et Chantiers de la Méditerranée“, kaj konsilanto de aliaj industriaj societoj. En 1881, en. sekr. de la fama Kongreso por Elektro, kiu komencigis en Francujo la gravan movadon por elektro industria. Prez. de multaj sciencaj societoj. En 1896 membro de la Scienca Akademio. - Krome li fariĝis, en la sciencaj medioj, kuraĝa porbatalanto de du aferoj, kiuj alportos al la intelekta progresado de la homaro gravan helpadon: scienca bibliografio kaj E. - Li diskonigis la „Universalan Bibliografian Repertorion“, per kiu la ellaboraĵoj de la homa penso estas metataj je la dispono de ĉiuj. Prez. de la Bibliografia Instituto de Brŭelles, fondis kaj direktis ĝian Parizan filion. - E-iĝis en 1898, esplorinte por trovi por la Bibliografio la plej taŭgan int. lingvon kaj ĝis sia morto li senlace penadis por konigi kaj defendi ĝin. En 1901 li legis raporton pri ĝi en la Scienca Akademio, kaj ĉiam klopodis en tiu Societo, preparante la efikan agadon de Rollet de l' Isle. En 1905 li fondis kun Javal la E-istan Centran Oficejon, vastan organismon de int. propagando, de defendo de E-istaj Institucioj kaj de instruado (v. Chavet). Ne nur li ne ŝparis tempon ka laboron, sed li dediĉis por tiu celo tre gravajn sumojn, kaj estis mecenato de E. - De la kreo de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, li prezidis kaj direktis tiun organizon, kaj ĉeestis preskaŭ ĉiujn Kongresojn. - Varbis multajn scienculojn, kaj kreis kaj prezidis du jarojn la Int. Sciencan Asocion. - Apud Z, Sébert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la sukceso de nia movado. - Krom artikoloj aŭ raportoj aperintaj en „Oficiala Gazeto“, kaj en diversaj E-aj gazetoj, li publikigis france bonegajn broŝurojn pri E.
L. BASTIEN.
 
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S|SÉBERT, Hippolyte]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto|SÉBERT, Hippolyte]]
 
[[Kategorio:Esperanto-kulturo|SÉBERT, Hippolyte]]
[[Kategorio:Esperanto-movadoEsperantistoj|SÉBERT, Hippolyte]]
 
[[Kategorio:Esperanto|SÉBERT, Hippolyte]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1839|SÉBERT, Hippolyte]]