Informo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
la artikolo estis esence ankoraŭ tiu, kiun anonimulo kreis en 2003; necesis iom da modernigo
Linio 46:
 
Eble efiko de la mesaĝo "pluvas" estas, ke la ricevanto decidas uzi ombrelon aŭ pluvmantelon. Ankaŭ eblas, ke li decidas resti dome anstataŭ iri eksteren, aŭ meti sian aŭton eksteren, por ke la pluvo lavu ĝin. Eble tute ne ekzistas efiko, ĉar la ricevanto jam sciis, ke pluvas.
 
== Aspektoj de informo ==
 
=== Fizika informo ===
 
Informo estas strikte difinita eco de fizikaj sistemoj, kiu servas por priskribi diversajn fenomenojn, ekzemple [[entropio]]n. La formulo por kalkuli la entropion de fermita sistemo estas identa al tiu por kalkuli la inform-enhavon (laŭ la teorio de Shannon) de mesaĝo; tial ankaŭ tiu inform-enhavo (pli precize ĝia malo) foje nomiĝas entropio.
 
La [[dua leĝo de termodinamiko]] esence diras, ke la entropio de fermita (izolita) sistemo emas kreski laŭ la tempo, do ke inverse ĝia informacio (inform-enhavo) malkreskas. Ekzemplo estas du gasboteloj, unu kun alta kaj unu kun malalta gaspremo, kiujn oni konektas: La gaso fluas el la unua en la duan ujon ĝis egaliĝo de la premoj, kaj la informo, kiu botelo komence havis pli altan premon, estas perdita. Neniam okazas (laŭ niaj spertoj), ke gaso en du konektitja boteloj kolektiĝas en nur unu el ili.
 
Tiu malkresko de informo laŭ la tempo estas makroskopa fenomeno. En la [[kvantuma mekaniko|kvantuma fiziko]] ne ekzistas io, kio klarigas la perdon de informo.
 
=== Teknika konservado de informo ===
 
La progresoj de la komputiltekniko ebligis konstantan kreskadon de la kapablo konservi informojn. En 1986 la teknika inform-kapacito tutmonda estis ĉirkaŭ 2,6 eksabitokoj (2,6<sub>10</sub>18 B); tio estis por ĉiu homo 539 MB. Ĝis 2007 tiu kapacito kreskis al 295 eksabitokoj, pli ol 40 GB por ĉiu homo<ref>{{Citgazeto | URL=http://www.sciencemag.org/content/332/6025/60 | Titolo=The world’s technological capacity to store, communicate, and compute information | Aŭtoro=Martin Hilbert, Priscilla Lopez | Gazeto=Science | Volumo=332 | Numero=6025 | Paĝoj=60–65| alirdato=2012-12-30}}</ref>. La nombroj estas pri optimume densigitaj datenoj. En 2007, 94 % de la memorkapacito estis cifereca.
 
=== Ekonomia valoro de informo ===
{{vidu ankaŭ|Intelekta propraĵo}}
 
Laŭ la proverbo "scio estas potenco" informo povas esti valora. Kiam, ekzemple, homo verkas libron kun utilaj informoj, aliaj pretas pagi por ricevi tiun informon. Same komercisto, kiu opinias, ke certaj informoj pri lia klientaro ŝparos al li monon pri reklamado, pretas pagi por tiaj informoj.
 
La teknika progreso igis la kopiadon de ciferecaj informoj ekstreme facila kaj malmultekosta. Tial iĝis malfacile protekti la "intelektan propraĵon" de homoj kontraŭ misuzo.
 
Alia problemo estas la "informa memregado" de homoj. La moderna tekniko igis la kolektadon, konservadon kaj interligadon de datenoj tre facila kaj malmultekosta. Tiel informoj pri individua homo, kiuj izolite signifas nenion, povas kunigite akiri signifon. Oni nomas tiun fenomenon "vitra homo", homo, kies internaj aferoj estas publike videblaj. Tiu fenomeno ekestis, ĉar la kostoj de la kolektado de tiaj informoj iĝis malpli grandaj ol ilia ebla valoro.
 
== Vidu ankaŭ ==