Informo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kategorioj
e →‎Fizika informo: – tajperaro
Linio 55:
Informo estas strikte difinita eco de fizikaj sistemoj, kiu servas por priskribi diversajn fenomenojn, ekzemple [[entropio]]n. La formulo por kalkuli la entropion de fermita sistemo estas identa al tiu por kalkuli la inform-enhavon (laŭ la teorio de Shannon) de mesaĝo; tial ankaŭ tiu inform-enhavo (pli precize ĝia malo) foje nomiĝas entropio.
 
La [[dua leĝo de termodinamiko]] esence diras, ke la entropio de fermita (izolita) sistemo emas kreski laŭ la tempo, do ke inverse ĝia informacio (inform-enhavo) malkreskas. Ekzemplo estas du gasboteloj, unu kun alta kaj unu kun malalta gaspremo, kiujn oni konektas: La gaso fluas el la unua en la duan ujon ĝis egaliĝo de la premoj, kaj la informo, kiu botelo komence havis pli altan premon, estas perdita. Neniam okazas (laŭ niaj spertoj), ke gaso en du konektitjakonektitaj boteloj kolektiĝas en nur unu el ili.
 
Tiu malkresko de informo laŭ la tempo estas makroskopa fenomeno. En la [[kvantuma mekaniko|kvantuma fiziko]] ne ekzistas io, kio klarigas la perdon de informo.
 
Skulptaĵo dediĉita al la entropio, ĉe la universitato de [[Monterejo]] (Meksiko), konsistas el traboj komplekse ligitaj al alta kolono; ĝi simbolas, ke tia strukturo estas facile detruebla, sed praktike neniam ekestas de si mem en izolita sistemo.
 
=== Teknika konservado de informo ===