Jack Kerouac: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Jack-Kerouac.jpg|<!-- right|thumb|left250px|180px|''Jack KEROUAC'' -->Kerouac]]
'''Jack KEROUAC''' [pron. ''ĝek kerŭak''] (naskiĝis la [[12-a de marto|12-an de marto]], [[1922]] en [[Lowell (Masaĉuseco)|Lowell]], [[Masaĉuseco]], mortis la [[21-a de oktobro|21-an de oktobro]], [[1969]]); origine: '''Jean Louis Lebris de Kerouac'''); estis usona verkisto de franckanada deveno. Li estas tre grava reprezentanto de la [[Beat-generacio]]. La nomon "Jack" li elektis laŭ sia granda idolo [[Jack LONDONLondon]].
 
Kerouac naskitis en franc-kanada familio, parolis la francan dialekton [[Joual]] kaj eklernis la [[Angla lingvo|anglan lingvon]] nur en la lernejo. La frua morto de lia pli aĝa frato Gerard estis tragedia por Jack. Li digestis ĝin en sia verko ''Visions of Gerard''.
 
Liaj sukcesoj en sporto ebligis al li ricevi stipendion en 1940/1941 ĉe la Columbia University en [[New York]]. Tie li vivis kun [[Allen GINSBERGGinsberg]] kaj [[William S. BURROUGHSBurroughs]], kun kiuj li formis la devenon de la "Beat Generation".
 
Post rompo de kruro Kerouac forlasis la universitaton kaj aliĝis al la komerca floto, post kiam la mararmeo estis rifuzinta lin. En [[1943]] li tamen povis aligixi al la mararmeo, sed unu jaron poste li estis maldungita pro psikaj problemoj. Liaj travivaĵoj surmaraj retroviĝas en la verko ''The Sea is My Brother''.
 
Inter siaj ŝipvojaĝoj Jack Kerouac restis ĉe siaj iamaj studkameradoj en Novjorko. Lia vivo estis plena de drogoj, seksaj aventuroj kaj vojaĝoj tra Usono, Meksiko, Norda Afriko kaj Eŭropo. La vojaĝoj formis la bazojn por liaj romanoj; lian stilon karakterizis influoj de drogoj kaj ritma, ĉiutaga lingvaĵo. Ankaŭ la muziko de [[Bebop]] donis al li gravajn impulsojn: La faman muzikiston [[Charlie PARKERParker]] Kerouac en nekrologo nomis [[Budho]].
 
En la jaro [[1944]] li edziĝis al Edie PARKERParker. Ĝi estis lia unua el entute tri edzecoj, kaj ĝi daŭris nur du monatojn. De [[1946]] ĝis [[1948]] li verkis la romanon ''The Town and the City'', kiu aperis en [[1950]]. Ĝi estis lia unua eldonita verko, sed kvankam ĝi ricevis bonajn kritikojn, ĝi apenaŭ famigis la aŭtoron.
 
Inter [[1947]] kaj 1950 Kerouac kun [[Neal CASSADY]] vojaĝis tra la lando. Komence li malfacile povis esprimi la traviviton, sed la freŝa kaj ekstaza stilo, en kiu Cassady skribis al li leterojn, ŝajnis al Kerouac taŭga, kaj tiel en [[1951]] estiĝis la romano ''On the Road'', kiu tamen nur en [[1957]] estis eldonita. Jack Kerouac per ĝi atingis grandan famon kaj - la kulminon de sia kariero.
Linio 18 ⟶ 19:
 
== Listo de Verkoj ==
[[Dosiero:Jack Kerouac House - Winter Park Florida.jpg|<!-- thumb|leftright|180px250px|Jack KEROUAC Domo, Kolegio (Parko, Publika ĝardeno) sekcio de [[_Orlando_,Jack FloridoKerouac]]. -->
*''The Town and the City'' (1950)
*''On The Road'' (1957)
Linio 45 ⟶ 47:
[[Kategorio:Verkistoj|KEROUAC, Jack]]
<gallery>
Dosiero:Jack-Kerouac.jpg|<!-- thumb|left|180px|''Jack KEROUAC'' -->
Dosiero:Jack Kerouac House - Winter Park Florida.jpg|<!-- thumb|left|180px|Jack KEROUAC Domo, Kolegio (Parko, Publika ĝardeno) sekcio de [[_Orlando_, Florido]]. -->
Dosiero:Neal jack.jpg|<!-- thumb|left|180px|''Sur la Vojo'' kovri -->
</gallery>