Diodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kelkaj stilaj modifoj
Linio 67:
* '''Triako''': Estas du SCR-oj kiuj estas kunigitaj fino al fino aŭ malantaŭo al malantaŭo, dum iliaj pordoj estas ankaŭ konektitaj. Tio ĉi rezultigas du-direktan "diodan" elektran ŝaltilon, kie la kurento povas flui en ambaŭ direktoj tiam kiam ĝi ekagiĝis (ŝaltis). Ne tre altpovaj triakoj estas uzataj ĉie, precipe en elektraj aparatoj.
* '''Varikapo''' aŭ '''variaktoro''': Tiuj diodoj estas uzataj kiel tensie regataj kondensiloj.
* '''Lasera diodo''', same kiel lum-elsenda diodo, elsendas lumon per rekombinado de elektroj kaj breĉoj en la bara zono de la diodo. Diference al ordinaraj lumdiodoj la lum-elsendo estas stimulata de la lumo mem, tiel ke elsendiĝas kohera lumo. Por atingi tion lasera diodo havas tri zonojn dopitajn laŭ la skemo n–p–p<sup>+</sup>. Tiuj zonoj havas malsaman [[refrakto]]n, tiel ke la limoj inter la tri zonoj efikas kiel speguloj, kiuj kaptas la elsenditan lumon inter si. Tiel la [[fotono]]j de la lumo stimulas la elektronojn kaj breĉojn en la duonkonduktaĵo al elsendo de pliaj samfazaj, samfrekvencaj fotonoj, ekestas kohera radiado.
:Por havi laŭeble grandan diferencon de la refraktaj indicoj inter la zonoj oni kutime uzas por laseraj diodoj [[galiumo]]n kaj [[aluminio]]n. Kiam la kurento tra la diodo traniras sojlon de inter 20 kaj 30 mA, komenciĝas la radiado. La preciza valoro de la sojlo dependas de la modelo. Laseraj diodoj uzatas ekzemple en legiloj-skribiloj por [[lumdisko]]j.
* Por altaj tensioj (> 50 V) kaj kurentoj (> 1 A) uzeblas '''PiN-diodo'''j, kiuj inter la p-zono kaj la n-zono havas "internan" i-zonon el ne dopita, do normale izola duonkonduktaĵo, kies izoleco altigas la rompan tension de la diodo. En la kondukta direkto la dopitaj zonoj sendas ŝargoportaĵojn en la i-zonon kaj igas ĝin konduktiva. En la inversa direkto la ŝargoportaĵoj foriras de la i-zono, kaj ĝi restas izola.
 
== Vidu ankaŭ ==