Ĉeĥaj kronadjuveloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Kronadkamerao en la [[katedralo de sankta Vito|templo de sankta Vito]], en kiu la kronadjuveloj de la ĉeĥaj reĝoj estas metitaj, estas sen troigado la plej malmulte alirebla loko en Praga burgo. La pordo, same kiel blendŝranko por la [[juvelo]]j, havas sep [[seruro]]jn kaj al ties malfermo kaj ekpreno de la juveloj devas kunveni sep tenantoj de [[ŝlosilo]]j: la [[prezidento]] de respubliko, prezidanto de la [[registaro]], [[episkopo|ĉefepiskopo]] praga, prezidanto de Deputita parlamentejo, prezidanto de [[Senato]], [[dekano]] de Metropolita [[kapitulo]] ĉe la sankta Vito kaj [[primatoro]] de la ĉefurbo [[Prago]].
 
Tradicio de la sep ŝlosiloj estiĝis post tio, kiam en la jaro [[1791]] reĝo [[Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 2-a]] plenumis peton de la ĉeĥa nobelaro pri redono de la juveloj el [[Vieno]] ĝis Prago. Ili estis metitaj en la templo de la sankta Vito en Praga burgo, ĉifoje en krona arkivo malantaŭ [[Sanktvenceslaa kapelo]], malantaŭ fera pordo kun kvin seruroj. Estis rezervita por ili aparta ŝranko, havigita per pluaj du seruroj, al kiuj ricevis ŝlosilojn du gardistoj de la juveloj. Eĉ kiam pli malfrue loko de ilia metigo ŝanĝiĝis, la tradicio kun la sep ŝlosiloj konserviĝis.
 
La valoro de la Ĉeĥaj kronadjuveloj estas en la mono entute neesprimebla. Krom la neĝistaksita historia valoro ili fariĝis ankaŭ rara simbolo de la [[Ĉeĥio|ĉeĥa ŝtataneco]].
 
La kolekton kreas '''Sanktvenceslaa krono''' de [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]], al ĝi apartenanta ujo kaj kuseneto, la '''reĝa sceptro''' kaj ties ujo, la '''reĝa pomo''' kaj ties ujo, la '''kronadmantelo''' kaj pluaj vestaĵaj partoj: zono, maniplo (ornama ŝtofa zono portata sur la maldekstra antaŭbrako, parto de liturgia vesto), [[stolo]] (longa zono de ŝtofo aŭ pelto pendanta de ĉirkaŭ la kolo ĝis la genuoj) kaj [[mustelo|mustela]] kolumo. En [[mezepoko]] apartenis al la kolekto ankoraŭ '''ringo''', '''oraj braceletoj''' kaj kristala ujo por '''krismo'''.
 
==Sanktvenceslaa krono==