Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

153 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
 
En tiu kunteksto, sekve de itala populara reago, la 12an de septembro de [[1919]] malgranda privata (neŝtata) armeo de ĉirkaŭ 2,600 italoj naciismaj estre de la poeto [[Gabriele D'Annunzio]] okupis la urbon, kiu estis abandonita de la aliancanaj trupoj. Tiuj italaj trupoj deklaris propran ŝtaton, konstitucion kaj preparis aliĝon al Italio, kiu siaflanke ne akceptis tiun faron, kompreneble malakceptata ankaŭ de [[Belgrado]]. Sed ambaŭ landoj devis negoci novan landlimon kun Fiume agnoskita kiel libera urbo de ambaŭ flankoj per la traktato de Rapallo (12a de novembro [[1920]]). Tion malakceptis la naciismaj italoj kaj D'Annunzio memproklamita diktatoro de Fiume, deklaris militon al sia propra lando! Devis esti la itala armeo kiu iris kontraŭ li: fakte bombardis la palacon de D'Annunzio, kiu kapitulacis. La urboŝtato restis sub itala okupo ĝis kiam Jugoslavio akptis la fakton de italigo (Traktato de Romo, 27an de januaro de 1924).<ref>Julio Gil Pecharromán, “La cuestión de Fiume” en ''El silencio de las armas''. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 16 por la du lastaj paragrafoj.</ref> Ĝis la fino de la [[Dua Mondmilito]].
 
== Famuloj ==
En tiutempa Fiume naskiĝis [[politikisto]] [[János Kádár]] kaj mortis [[Jozefo Karolo Habsburg]], ĉefkomandanto de la hungara armeo.
 
== Ĝemelurboj ==
102 819

redaktoj