La Vila Mano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
iom pri la enhavo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L]]
Linio 8:
Enhavo de la romano:
 
En vilaĝa gastejo trinkas najbaroj, lotas pri gajno de kelkaj anseroj, donacitaj de la gastejestro, kaj aŭskultas lian rakontadon pri la Vila Mano, mistera fantomo en formo de orangutanga mano, kiu ŝoviĝas trans la dekstra ŝultro de kanajlo, kiu faras sian kanalaĵon, kaj terurigas lin. La ebriaj gastoj kun malbona konscienco estas dumvoje teruritaj, kiam io simila al tia mano ŝoviĝas trans ilia ŝultro (ombro de branĉo, nigra kato k.s.) kaj la ŝoko rebonige ŝanĝas ilian karakteron.
 
Eĉ vilaĝa riĉulo, kiu elpelis sian amatinon kun bastarda filo, nokte estas persekutata pri inkubaj sonĝoj pri la Vila Mano, kiuj fine devigas lin preni la virinon kiel sian edzinon kaj rekoni la knabon sia heredanto.
 
En la vilaĝo loĝas ankaŭ fremdulino kun eta knabeto, kiun la riĉulo same elpelis el sia domo, tial ĉiuj kredas, ke la etulo estas lia bastardo, kion li tamen neas eĉ post la inkubaj sonĝoj.
 
La rakonto transsaltas dekkvin jarojn, el la knabeto elkreskis granda bela junulo. Foje li devis forveturi al Hago, kie li estas kiel vilaĝano tute konfuza pro la komplika vivo, trifoje preskaŭ perdis la vivon pro sia nesperteco, sed fine li savis dronantan junulinon. La venigita kuracisto kun surprizo rimarkis anatomian strangaĵon sur la piedoj de la junulo, kaj baldaŭ montriĝis, ke la knabo estas forrabita infano de zagreba nobela familio. Tamen la junulo preferas resti vilaĝano kun sia simpla edzino kaj la nobelan heredaĵon administras je distanco.