Korespondado: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Korespondado'''. Ne ekzistas nacia lingvo, kiu havas en la privata korespondado inter diversnacianoj tiel gravan rolon, kiel E. Multaj personoj lernas E-n nur por letere interrilati kun alilandanoj; specialan altirforton havas la korespondemuloj en malproksimaj landoj. La motivoj kaj celoj estas la plej diversaj. Troviĝas multaj, kiujn interesas la fremdaj homoj kaj kutimoj; aliaj volas interŝanĝi diversajn aĵetojn, plej ofte poŝtmarkojn; denove aliaj ŝatus trovi amikon, kiu estas adepto de la sama idearo; troviĝas personoj, ĉe kiuj la motivoj eliras el amo; alia parto korespondadas pro profesiaj aŭ sciencaj kaŭzoj: La korespondado pere de E havas specialan valoron por la paca eduko de la junularo. La gravecon de la korespondado en E pruvas i. a. , ke la japanaj E-istoj eldonis 310 paĝan libron pri la praktika gvido de la korespondo en E (de Ishiguro).
== Vidu ==
Linio 8:
[[Kategorio:Esperanto]] ▼
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K]]
[[de:Brieffreundschaft]]
|