Nacia Parko Jasunio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|dekstre|250px|Nacia Parko Jasunio La '''Nacia Parko Jasunio''' (oficiale hispana ''Parque Nacional Yasuní'', [jasunI]) estas u...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:57, 7 jan. 2013

La Nacia Parko Jasunio (oficiale hispana Parque Nacional Yasuní, [jasunI]) estas unu el la plej gravaj naturaj protektitaj areoj de Ekvadoro; la termino Yasuni, signifas por la indiĝenaj komunumoj «sankta tero»; la parko etendas sur areo de 9,820 km² en la provincoj Pastaza, Napo kaj Orejana, inter la riveroj Napo kaj Kuraraj en la Amazonia Baseno je ĉirkaŭ 250 km sudoriente de Kito. La parko, ĉefe ĝangalo, estis proklamita de la UNESKO en 1989 kiel rezervejo de la biosfero kaj estas parto de la teritorio kie troviĝas la popolo Huaorani krom la tagaeri kaj taromenane, nome grupoj ne kontaktitaj ankoraŭ fare de blankuloj. Laŭ ĵusa studo, la Nacia Parko Jasunio kaj la ĉirkaŭa zono estas konsiderata unu el la zonoj plej biodiversaj de la planedo pro sia riĉo en amfibioj, birdoj, mamuloj kaj plantoj. Tiu parko enhavas pli da bestospecioj laŭ hektaro ol la tuta Eŭropo kune.

Nacia Parko Jasunio

Vidu ankaŭ