Araba-persa alfabeto: Malsamoj inter versioj

alfabeto por persa lingvo bazita sur la arablingva alfabeto; enhavas 4 literojn (گ پ چ ژ) aldone al la araba, kun 32 literoj entute
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kreo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:17, 8 jan. 2013

Per la persa-araba skribo oni kutime notas la persan lingvon. La taĝika dialekto tamen estas skribata per alia sistemo, nome per cirilaj literoj.

Aboco

izolite komence interne Fine nomo ifa esperanta proksimumo rimarkoj
alef /ɒː, a, e, o, ʔ/ â (malferma, longa) a e o '
be /b/ b
پ پ pe /p/ [ph] p persa, ne araba
te /t/ [th] t
se /s/ s en arab-devenaj vortoj
ĝim /ʤ/ ĝ
چ ĉe /ʧ/ [ʧh] ĉ persa, ne araba
he-je ĝimi /h/ [h, ɦ][1] h en arab-devenaj vortoj
ĥe /x/ [χ] ĥ
dâl /d/ d
zâl /z/ z
re /r/ [ɾ] r
ze /z/ z
ژ ژ ĵe /ʒ/ ĵ persa, ne araba
sin /s/ s
ŝin /ʃ/ ŝ
sâd /s/ s
ﺿ zâd /z/ z en arab-devenaj vortoj
/t/ [th] t en arab-devenaj vortoj
/z/ z en arab-devenaj vortoj
eyn /ʔ/ [ʔ, Vˁ][2] a, e en arab-devenaj vortoj
gheyn /q/ [ɢ, q] gh
fe /f/ f
qâf /q/ [ɢ, q] gh
ک

kâf /k/ [kh, ch][3] k formo modifita rilate al la araba formo modifita rilate al la araba
گ gâf /g/ [g, ɟ][4] g persa, ne araba
lâm /l/ l
mim /m/ m
nun /n/ n
و و vâv /v, u, w/ v, u
he /h/ [h, ɦ][5] h
ye /iː, j/ i, j formo modifita rilate al la araba
  1. [ɦ] inter vokaloj.
  2. La sekvoj /VʔC/ sonas kiel [VˁC].
  3. [ch] antaŭ antaŭa vokalo (/a/ inkluzive). Ŝtopaj ne sonoraj sonoj ĉiam ricevas blovon.
  4. [ɟ] antaŭ antaŭa vokalo (/a/ inkluzive).
  5. [ɦ] inter vokaloj.

Kromsignoj

Pluraj kromsignoj de la araba skribo estas ordinare uzataj ankaŭ en la araba-persa.

Kelkaj kromsignoj indikas mallongajn vokalojn. Ili aperas nur en vortaroj aŭ en korana teskto.

Ciferoj

La persaj ciferoj forme similas al la arabaj kun ioma diferenco ĉe 4 5 6.

perseper literojnomotransskribe
۰ صفر sefr 0
۱ یک jek 1
۲ دو do 2
۳ سه se 3
۴ چهار ĉahâr 4
۵ پنج panĝ 5
۶ شش ŝeŝ 6
۷ هفت haft 7
۸ هشت haŝt 8
۹ نو noh 9

Transskriboj kaj alternativoj

Sciencaj revuoj uzas diversajn transskribajn sistemojn. Perslingvanoj latinigas la lingvon laŭbezone en tujmesaĝiloj aŭ aliaj neadaptitaj komunikiloj. Aŭtoritataj normoj mankas.

Iranaj kleruloj iafoje subtenis plenan latinigon de la skribo, argumentante interalie, ke la persa, kiel ne semida sed hindeŭropa lingvo, distingas vortojn per vokaloj. Tiuj provoj kaŭzis akrajn disputojn.

  • UniPers aŭ پـارســى جـهـانــى pârsi-je ĝahâni (tutmonda persa) estas propono el la mezo de la 20a jarcento.
  • IPA2 aŭ Pársik estas pli nova propono, celanta almenaŭ pli facilan studadon de la lingvo.