Galilejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2) (robota aldono de: hsb:Galileo Galilei
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
Ŝirmita per la atesto de sia teleskopo, en [[1632]] Galilejo verkis la libron <cite>Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo</cite> ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas.
 
Tial la Eklezio kontraŭstaris Galilejon kaj kondamnis Galilejon en [[1633]] kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon. (Estas malvera la ofta diraĵo, ke post la malkonfeso Galilejo diris pri la teroTero, sub spiro, "Kaj tamen, ĝi moviĝas".) Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la [[papo]] mem estis amiko lia kaj amiko de scienco.
 
En [[1638]] li verkis libron pri fiziko, ''Du Novaj Sciencoj''. Li mortis en [[1642]]. La sekvanta Kristnasko, [[Neŭtono]] naskiĝis.
Linio 44:
Galilejo estis sincera, kredanta [[kristano]] ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al [[meso]] ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al [[Darvino]], kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al iu vero nova.
 
Se Galilejo vivintus cent jarojn post aŭ antaŭ [[1600]], la Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en la Eklezion. Sed tiam, dum [[1520]]-[[1650]], la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).
 
En [[1822]], la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en [[1835]], la libron de Galilejo, la <cite>Dialogo</cite>. Kvankam la Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ĝi neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza.
 
Post 359 jaroj, en [[1992]], Papo [[Johano Paŭlo la 2-a]] finfine konfesis, ke la Eklezio maljuste kondamnis Galilejon.
 
En [[1995]] esplorilo nomita ''Galileo'' iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.