Puĉo de la Sankta Silvestro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''puĉo de la Sankta Silvestro'''<small><ref>La [[31-a de decembro]] estas la festotago de [[Silvestro la 1-a|Sankta Silvestro la 1-a]]. Ĉar la puĉo komencis la 31-an de decembro kaj finis komence de la [[1-a de januaro]], historiistoj kiel Brian Titley kaj Pierre Kalck nomis ĝin "Puĉo de la Sankta Silvestro" (''coup d'Etat de la Saint-Sylvestre).</ref></small> estis [[puĉo]] organizita de [[Jean-Bédel Bokassa]], estro de la armeo de la [[Centr-Afrika Respubliko]], kune kun liaj militoficiroj, kontraŭ la registaro de la prezidanto [[David Dacko]]. Ĝi okazis la [[31-an de decembro]] [[1965]] kaj la [[1-an de januaro]] [[1966]]. Dacko, kiu estis kuzo de Bokassa, regis la landon ekde [[1960]], kaj Bokassa, unue oficiro en la franca armeo, sekve aniĝis al la centrafrika armeo en [[1962]]. En 1965, la ŝtato spertis gravan krizon pro [[korupto]] kaj malrapida ekonomia disvolviĝo, dum ĝiaj landlimoj estis malrespektitaj de ribeluloj el najbaraj landoj. Dacko ricevis monhelpon el la komunista [[Ĉinio|Popola Respubliko de Ĉinio]], sed malgraŭ tio ne sukcesis solvi la problemojn de Centrafriko. Bokassa ekis plani la eksigon de la registaro : kiam Dacko lernis tion, li fondis [[Ĝendarmo|ĝendarmaron]] estritan de Jean Izamo, kiu rapide fariĝis la plej fidita konsilanto de Dacko.
 
Kun la helpo de kapitano [[Alexandre Banza]], Bokassa ekis la puĉon dum la [[Silvestro|Silvestro-nokto]] de 1965. Bokassa kaj liaj partianoj unue kaptis Izamo, enŝlosigante lin en karceron en Camp de Roux. La anoj de Bokassa sekve invadis la ĉefurbon, [[Banguo]]n, kaj venkis la ĝendarmaron kaj aliajn rezistulojn. Post noktomezo, Dacko revenis al la ĉefurbo, kie li estis rapide arestita. Oni trudis lian demision kaj enkarcerigis lin en Camp Kassaï. Laŭ oficialaj raportoj mortis ok personoj dum la puĉo pro rezista agado. Fine de [[januaro]] [[1966]], Izamo estis torturita ĝis morto, dum Dacko estis ŝparita pro peto de la franca registaro, kiun Bokassa deziris kontentigi. Bokassa provis pravigi la puĉon kaj diris interalie, ke li celis savi la landon el la influo de [[komunismo]]: li tial rompis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Dum la unuaj tagoj de la nova reĝimo, Bokassa malfondis la Nacian Asembleon, aboliciisabolis la centrafrikan konstitucion kaj publikigis kelkajn dekretojn, kiuj malpermesis interalie almozpeton, [[poligamio]]n kaj virinan [[cirkumcido]]n. Bokassa unue vane klopodis por ekhavi internacian agnoskon de la nova registaro. Post sukcesa renkonto kun la prezidanto de [[Ĉado]], li tamen ricevis oficialan agnoskon el aliaj afrikaj nacioj kaj finfine el Francio.
 
== Politika fono ==
Linio 36:
{| class="toccolours" style="float: center; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#FFFFCC; color:black; width:55em; max-width: 100%;" cellspacing="5"
| style="text-align: left;" |
{{cquote|''Centrafrikanoj ! Centrafrikanoj ! Jen kolonelo Bokassa parolanta al vi. Ekde la tria matene, via armeo kontrolas la registaron. La Dacko-registaro rezignis. Nun tuŝeblas la horo de justeco. Burĝeco estas aboliciitaabolita. Nova erao de egaleco inter ĉiuj komencis. Centrafrikanoj, ĉie kie vi estas, estu certaj, ke la armeo defendos vin kaj viajn havaĵojn ''(...)'' Longe vivu la Centr-Afrika Respubliko !<small><ref name="Titleyp28"/></small>}}
|}</center>
<br />
Linio 44:
Laŭ oficialaj fontoj mortis nur ok homoj pro rezisto kontraŭ la puĉo<small><ref name="Titleyp29">Titley 1997, p. 29</ref></small>. La oficiroj de Bokassa poste vojaĝis tra la lando, arestante la proksimajn amikojn kaj politikajn alianculojn de Dacko, inkluzive de Simon Samba, Jean-Paul Douate kaj pli ol sesdek prezidantaj gardistoj, kiuj ĉiuj estis senditaj al la prizono Ngaragba. Prosper Mounoumbaye, la direktoro de la prezidanta gardistaro, fuĝis el la lando. Plurajn semajnojn poste, li estis kaptita de [[Kongoj]] kaj enmanigita al Bokassa la [[23-an de januaro]] [[1966]]. En Camp Kassaï, li estis mistraktita kaj frapita ĝis morto, antaŭ la okuloj de Bokassa, Banza kaj Dacko. Jean Izamo spertis similan destinon : li estis sendita al la prizono Ngaragba la [[10-an de januaro]], kaj estis torturita ĝis morto jam antaŭ la fino de la monato<small><ref name="Titleyp29"/></small>. La vivo de la eksprezidanto Dacko estis ŝparita, ĉar Bokassa deziris internacian agnoskon de sia registaro kaj volis kontentigi [[Francio]]n, kiu minacis ne plu sendi monhelpon al Centr-Afrika Respubliko se Dacko mortus. Bokassa enŝlosigis Dacko en malgrandan ĉambron en Camp Kassaï, kie oni malpermesis al li komuniki kun la ekstera mondo kaj cetere trudis al li precipe severan [[dieto]]n. La [[3-an de februaro]] estis Dacko sendita al Camp de Roux, kie li restis izolita<small><ref name="Titleyp29"/></small>.
 
Dume, Bokassa entreprenis promocii sin pere de la amaskomunikiloj, montrante al siaj samlandanoj siajn francajn armeajn medalojn, sed ankaŭ siajn forton, maltimemon kaj virecon<small><ref name="Titleyp33"/></small>. Li kreis novan registaron, kiun li nomis la "Revolucia Konsilio". Li sekve malvalidigis la centrafrikan konstitucion kaj malfondis la Nacian Asembleon pro tio, ke ĝi liadire estis "''senviva organo, kiu ne plu reprezentis la popolon''"<small><ref name="Titleyp33">Titley 1997, p. 33</ref></small>. En sia parolado al la nacio, Bokassa asertis, ke la registaro organizus baloton estontece, ke nova asembleo formiĝus, kaj ke novan konstitucion oni baldaŭ verkus. Li cetere diris al siaj samlandanoj, ke li rezignus sian novan potencon tiam, kiam la komunista minaco malaperos, la ekonomio stabiliĝos kaj korupto ne plu ekzistos<small><ref>Titley 1997, p. 34</ref></small>. La prezidanto Bokassa permesis al [[MESAN]] plufunkciadi, sed forbaris ĉiujn aliajn politikajn organizaĵojn el la lando. En la sekvaj monatoj, Bokassa altrudis certajn novajn regulojn kaj leĝojn : viroj kaj virinoj inter la aĝoj 18 kaj 55 devis pruvi, ke ili havis metion, aŭ alikaze estis monpunitaj aŭ enkarcerigitaj<small><ref name="Titleyp35">Titley 1997, p. 35</ref></small>. Almozpeto estis malpermesita, kaj la ludo de tamtamo estis permesita dum noktoj kaj semajnfinoj. "Moralbrigado" estis kreita en la ĉefurbo, por kontroli trinkejojn kaj dancejojn. [[Poligamio]], [[doto]]j kaj virina [[cirkumcido]] ĉiuj estis aboliciitajabolitaj. Bokassa cetere inaŭguris sistemon de publikaj transportiloj en [[Banguo]], kaj subvenciis la kreadon de du naciaj [[orkestro]]j<small><ref name="Titleyp35"/></small>.
 
Malgraŭ sufiĉe bonaj ŝanĝoj en la lando, Bokassa malfacile klopodis por ekhavi internacian agnoskon de sia nova registaro. Li unue provis pravigi la puĉon, klarigante ke Izamo kaj komunistaj ĉinaj agentoj volis kontroli la registaron, tiel ke li devis interveni por savi la Centr-Afrikan Respublikon el la influo de komunismo<small><ref name="Titleyp29"/></small>. Li asertis, ke ĉinaj agentoj estis trejnintaj kaj armintaj lokulojn en la kamparo por komenci revolucion. La [[6-an de januaro]] [[1966]], li elpelis komunistajn agentojn el la lando kaj ĉesis diplomatajn rilatojn kun Ĉinio. Bokassa ankaŭ kredis, ke necesis fari puĉon por malebligi plian korupton de la registaro<small><ref name="Titleyp29"/></small>.