Toei (metroo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Informkesto publika transporto | nomo = Metroo Toej | dosiero =PrefSymbol-Tokyo.svg | grandeco de dosiero = 70px | loko = Urbo Tokio, Japanio | transportsistema speco = M...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:56, 13 jan. 2013

Metroo Toej (japane: 都営地下鉄 [Toei ĉikatecu]) estas metroa sistemo en la urbo Tokio. Ĝi estas unu el du sistemoj (kun Tokjo Metro), el kiuj konsistas Metroo de Tokio. La vorto "Toej" (都営 [Toei]) signifas "gvidatan de la urba registaro".

Metroo Toej
metroo • transporta reto
Ĝeneralaj informoj
Loko Urbo Tokio, Japanio
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 1960 (kiel "Toej" — ekde 2004?)
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 121,5 km
Nombro de linioj 4
Nombro de stacioj 106
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 2,3 milionoj tage (2010)
Transportisto Tokyo Metropolitan Bureau of Transportation
vdr

Organizaĵo

La metroa sistemo "Toej" estas gvidata de la organizaĵo Tokyo Metropolitan Bureau of Transportation (東京都交通局 Tōkjō-to Kōcū-kjoku), tio estas transporta oficejo de la urbo Tokio. Ĝi gvidas publikan transporton de Tokio.

Historio

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Tokio (en la sekcio "Historio").

Pag-sistemo

La prezo por vojaĝo per fervojaj retoj, aparte en Tokjo Metro, dependas de distanco inter stacioj de eniro kaj eliro de pasaĝero. Depende de tiu distanco la vojaĝprezo en Tokjo Metro povas preni kelkajn valorojn ekde 170 ĝis 410 enoj (prezoj en januaro 2013). La prezo por infanoj, lernantaj en lernejo, estas ĉirkaŭ duono de la ordinara prezo. Infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernas en lernejo, rajtas vojaĝi senpage (akompaninte de plenkreskulo). La kosto, pagita al "Metroo Toej", validas nur por uzi ĝian linion. Por vojaĝi per aliaj fervojaj linioj (eĉ per linioj de Tokjo Metro) oni devas pagi aparte.

Pasaĝero povas pagi per du manieroj, same kiel en Tokjo Metro (vidu pag-sistemon en Tokjo Metro por detaloj):

  • Aĉeti bileton en vendmaŝino ĉe la stacio.

Linioj

La sistemo "Metroo Toej" enhavas 4 liniojn. Krom nomon kaj numeron, ĉiu linio havas proprajn simbolajn koloron kaj latinalfabetan literon. Ĉar la metroo de Tokio iam estis unueca metroa sistemo, la numeroj de la linioj estas miksitaj (laŭ sia ordo) kun numeroj de linioj de la sistemo Tokjo Metro. La elektra provizo de ĉiuj linioj estas 1500-volta supertraka kontakta lineo. En la sekva tabelo la linioj estas ordigitaj laŭ dato de malfermo.


Koloro Marko N-ro Nomo de linio japane prononco Fina stacio Fina stacio Nombro de stacioj Longeco Falfermo Larĝo de trako
roza   1 Asakusa 浅草線 [Asakusa-sen] Niŝi-Magome Oŝiage 20 18,3 km 1960 1435 mm
blua   6 Mita 三田線 [Mita-sen] Meguro Niŝi-Takaŝimadajra 27 26,5 km 1968 1067 mm
foli-verda   10 Ŝinĝuku 新宿線 [Ŝinĝuku-sen] Shinjuku Moto-Jaŭata 21 23,5 km 1978 1372 mm
rubena   12 Oedo 大江戸線 [Ōedo-sen] Hikarigaoka (ronda vojo) 38 40,7 km 1991 1435 mm

Eksteraj ligiloj