Mijazaŭa Kenĝi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Ligiloj eksteren=: mankas "=" antaŭ "ligiloj eksteren"
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 4:
宮澤賢治 en registro.
 
== Vivo ==
Li naskiĝis en [[gubernio Iŭate]], en [[Hienuki]], en vilaĝo [[Satogaŭa]] (nun urbeto [[Tojosaŭa]] en urbo [[Hanamaki]]).
Post studado ĉe Morioka Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo (nun [[Universitato de Iŭate]], ĉe [[Agronomia Fakultato]]), li verkadis instruante en lernejo pri agronomio.
 
Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado. En lia vivanteco, nur unu poemaro "Haru to Syura" kaj unu fabelaro estis eldonitaj, sed postmorte, pli da poemaroj kaj fabelaroj estis eldonitaj, kaj li fariĝis ŝatata poeto-fabelisto inter japanoj.
 
En 1926 li lernis [[Esperanto]]n, kaj lia renkonto kun esperantisto, finna ambasado [[Gustaf John Ramstedt]], rezidanta en Japanio akcelis lian emon lerni ĝin.
 
Li amis sian hejmlokon, kaj la scenoj de liaj verkoj ofte estas en la fikcia loko ''Ihatov'' aŭ ''Ihatovo'', kiu devenis de Iŭate. Tiu aldono de '-o' al la fikcia loknomo kredeble estas influo de esperanta finaĵo de [[substantivo]].
Lin interesis Esperanto. Liaj provis traduki kelkajn el siaj verkoj en Esperanto, sed ili estis trovitaj nur en 1953. Li cetere uzis en sia verko multajn vortojn influitajn de Esperanto. Post lia morto liaj verkoj estis tradukitaj en Esperanton inter alie de [[Konisi Gaku]].
 
Spirito de liaj verkoj: Kenĝi, kiu estis [[budhisto]], sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Kenĝi tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. Tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.
 
== Verkoj ==
* Haru to Ŝura (Printempo kaj Asura)
* Ĉumon no Oi Rjoriten (La Restoracio de Multaj Mendoj)
 
* [[Gooŝ la Ĉelisto]]
* [[La ĝemelaj steloj]]
* [[Nokto de la Galaksia Fervojo]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* {{en}} ''Ideals of Esperanto in the works of Miyazawa Kenji'', Anne Doggett, Swinburne University of Technology, 2000, 123 paĝoj=
 
== Eksteraj ligiloj ==
==Ligiloj eksteren==
{{Projekto vizaĝoj}}
{{el}} http://www.aozora.gr.jp/index_pages/person81.html#sakuhin_list_1 <!-- e-tekstoj de MIJAZAŬA Kenĝi's laboroj -->
{{el}} http://www.city.hanamaki.iwate.jp/main/kenji/kinenkan.html <!-- _宮沢賢治記念館_ -->
* [http://www.aozora.gr.jp/index_pages/person81.html Verkoj de MIJAZAŬA en Aozora Bunko (Japanlingvo)]
* [http://www.kenji-world.net/english/ ampleksa TTT-ejo pri la roluloj kaj verkoj de MIJAZAŬA Kenĝi (angle kaj japane)]
 
 
{{Vivtempo|1896|1933|Miyazawa Kenji}}
 
[[Kategorio:Japanaj verkistoj]]
[[Kategorio:Vegetaranoj]]