Hipokoliedoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Removing template: Taksonomio
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 21:
}}
 
La '''Hipokolio''' (''Hypocolius ampelinus'') estas la unusola birdospecio en la [[familio (biologio)|familio]] [[Hipokoliedoj]] (''Hypocoliidae'') el la [[ordo (biologio)|ordo]] de la [[Paseroformaj birdoj]]. La sistematika pozicio de la Hipokolio estas neklara. Oni enordigis ĝin, kaj iuj ankoraŭ enordigas, al la [[Bombiciledoj]] (''Bombicillidae''). Kelkaj [[sistematikistoj]] metas la specion ankaŭ en la proksimecon de la [[Piknonotedoj]] (''Pycnonotidae'').
 
La disvastiĝejo etendiĝas de [[Nordafriko]] tra [[Irano]] ĝis al [[Hindio]]. Ĉe la orienta [[Mediteraneo|Mediteranea]] marbordo ĝi estas malofta vintrogasto. Ekster la kovotempo ĝi vivas precipe je malgrandaj grupoj en ĝardenoj aŭ palmoboskoj. La timema birdo nutras sin per [[beroj]], [[daktiloj]], [[figoj]],[[morusoj]] aŭ ankaŭ [[insektoj]]. La griza plumarkoloro ne estas evidente diferenca inter maskloj kaj inoj. Sed la masklon ornamas starigeblaj nigraj kapoplumoj, kiuj al la ino mankas. La vostoplumoj je la fino estas nigraj. Simile al la [[Laniedoj]] (''Laniidae'') la Hipokolio havas je ambaŭ flankoj de la kapo triangulan, nigran strion, kiu super la okuloj malantaŭen larĝigas.
 
La grandan, pelvetoforman neston ambaŭ maljunbirdoj konstruas, plej ofte kaŝite en la folibranĉaro de plamoj. La ovaro konsistas el kvar ĝis kvin ovoj. Junbirdoj havas flavebrunan plumaron. Je la vostoplumoj mankas la nigra koloro.
 
La Hipokolio estas [[nemigranto]] aŭ [[mallongdistanca migranto]]. Kiom la inventaro nombras, pri tio ne ekzistas klaraj informoj, sed tiu birdo ne estas aljuĝita al la endanĝerigitaj birdospecioj. En ĝia ĉefa disvastiĝejo en [[Mezopotamio]] ĝi nombriĝas al la oftaj birdospecioj.
 
== retligoEksteraj ligiloj ==
 
[http://www.birdlife.org/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=7310&m=0 factsheet von birdlife international 2005; engl.]