Taschen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Informkesto firmao
| nomo = Taschen
| emblemo = [[dosieroDosiero:Taschen Logo.svg|250px]][[dosieroDosiero:Frankfurta librofoiro 2012 eldonejo Taschen.JPG|250px]]
| formo =
| fondo = [[1980]]
Linio 14:
| ttt = [http://www.taschen.com taschen.com]
}}
Eldonejo '''Taschen''' - [[germane]] ''Taschen Verlag'' - estas [[germana lingvo|germanlingva]] eldonejo de grandformataj artaj libroj kun centra oficejo en [[Kolonjo]]. La firmaon en [[1980]] fondis ''Benedikt Taschen'', kies familia nomo sekve konsistigas la eldonejan titolon. La firmao do neniel produktas malgrandajn kaj malmultekostajn [[poŝlibro]]jn, germane nomataj ''Taschenbuch'', sed tute male aparte grandformatajn kaj presteknike altkvalitajn librojn kun multaj reproduktaĵoj de artaj fotoj aŭ pentraĵoj, kaj kompare malmulta teksto.
 
[[dosieroDosiero:Taschen Köln 2010.jpg|maldekstra|eta|<center>la eldoneja centro ĉe la kolonja avenuo ''Hohenzollernring'']]
''Benedikt Taschen'' origine fondis la firmaon por vendi sian ampleksan privatan kolekton de [[bildstrio]]j. Sed baldaŭ la eldonejo ricevis renomon de specialisto pri artaj libroj. En 1984 ĝi aĉetis 40 000 restajn ekzemplerojn de grandformata libro pri verkaĵoj de la belga pentristo [[René Magritte]], kiuj en Germanio tre sukcese vendiĝis. En 1986 ''Angelika Herbert'' iĝis kuneldonistino. En 1990 ŝi edziniĝis je Benedikt Taschen, kaj per la nomo Angelika Taschen per publikigo de 150 libroj signife kontribuis al la firmaa sukceso. En 2004 la paro divorciĝis.
 
Laŭ la stato fine de la jaro 2012 la eldonejo per tutmonde pli ol 20 milionoj da grandformataj artaj libroj estas la tutmonde gvida eldonejo ĉi-speca. Ekzistas branĉoj en Germanio, Usono, Britio, Francio, Hispanio, Japanio kaj Honkongo. En 11 mondaj metropoloj ekzistas propraj eldonejaj librovendejoj. Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la [[frankfurta librofoiro]] en Germanio.
 
== RetajEksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.taschen.com eldoneja retejo (germane, angle, france kaj hispane)]