Cerinto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Cerinto (latine: Cerinthus; vivis en la 1-a jarcento en Efeso aŭ Antioĥio de Sirio, kaj estis greklingva teologo kaj Filozofio|filozofo...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:33, 18 jan. 2013

Cerinto (latine: Cerinthus; vivis en la 1-a jarcento en Efeso aŭ Antioĥio de Sirio, kaj estis greklingva teologo kaj filozofo ene de la unua kristana komunumo, kiu taksis lin doceta, do herezulo.

Epifanio el Salamis, atestanto malfrua sed informita pri la palestinaj tradicioj, enkadras Cerinton en la kristana movado de judo-kristanismo. La “Cerintanoj”, kiel la judo-kristanoj, estas, fakte, cirkumciditaj, rigore respektas la sabaton kaj preskribojn de la Levidoj, kaj ne konas la kanonan Evangelion laŭ Mateo, sed uzas apartan version... Juda legalismo estas por ili, kiel por Cerintanoj, ordona.

Doktrino

Laŭ Cerinto la mondo estis kreita de Dio, sed malsupera potenculo (Demiurgoanĝelo), kiu ne konis eĉ la ekziston de Dio (kiu staras supre de ĉio kaj tial estas nekonebla).

En tiu doktrino, plue, li enkampigas ke Jesuo estis simpla homo naskiĝinta el Jozefo kaj Maria kaj ke Kristo, supera estaĵo, malsupreniris en Jesuon, post kiam li estis emanita de Dio subforme de kolombo, en la momento de la bapto, por lin instrui pri la vojo al la nekonata Patro. La kolombo, poste, forlasis Jesuon tuj antaŭ la Krucumo, lasante la homon al sia destino (kiu tamen estos la juĝisto en la lasta tago). Tiu lasta tezo reprezentas varianton de Docetismo, diritan poste adoptista

Laŭ Ireneo el Liono Cerinto estis samtempulo de Sankta Johano la Evangeliisto.

Verkoj

Oni ne konas verkojn de Cerinto, tamen troviĝas iuj antikvaj aŭtoroj kiel Eŭsebio de Cezareo kaj Hipolito el Romo kiuj asertas en siaj verkoj ke estis en Romo pastro kulturita kaj ortodoksa, nome Gajo, vivinta epoke de papo Zefireno (199-217), kiu rifuzis la Evangelion laŭ Johano ĉar de li opiniata verko de Cerinto. Laŭ Ireneo, male, la Evangelio laŭ Johano estis skribita ĝuste por refuti la doktrinon gnostikan de Cerinto.

Eksteraj Ligiloj

] [1] Citaĵo ĉe Eksebio de Cezareo. Anglalingve.

Laŭ “Alogoj”, sekto de anoncantoj de Monarĥismo naskiĝinta ĉirkaŭ 170 en Malgrand-Azio, Cerinto estis eĉ la aŭtoro de la Apokalipso de Johano.

Bibliografio

Vidu ankaŭ