Vanessa Redgrave: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 15 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Vanessa REDGRAVE''' (naskiĝis la [[30-a de januaro|30-an de januaro]], [[1937]]) estas [[Britio|brita]] aktorino.
 
La familia fono de Vanessa Redgrave estis plene ligita al la teatro: La gepatroj [[Michael REDGRAVERedgrave]] kaj [[Rachel KEMPSONKempson]] estis geaktoroj, ankaŭ ŝiaj gefratoj [[Lynn REDGRAVERedgrave|Lynn]] kaj [[Corin REDGRAVERedgrave|Corin]] sekvis tiun ĉi karieron.
 
Post ok-jara [[baleto|baletlernado]] Vanessa Redgrave decidis dediĉi sin al la aktorado, kaj en la jaro [[1958]] ŝi unuafoje kune kun sia patro aperis sursceneje kaj en filmo. En [[1961]] ŝi aliĝis al la renoma teatra ensemblo ''Royal Shakespeare Company''. Ŝi rapide iĝis fama kaj ŝatata, prezentante sin sur scenejoj en Britio kaj Usono.
Vanessa Redgrave ankaŭ engaĝiĝas [[politike]]. Ŝi protestis kontraŭ [[nuklea armilo|nukleaj armiloj]] kaj kontraŭ la milito kontraŭ [[Vjetnamio]], krome ŝi simpatiis kun la [[IRA]] kaj la [[PLO]]. Tre gravas por ŝi la movado por homaj rajtoj.
 
Ŝia edzo de [[1962]] ĝis [[1967]] estis la reĝisoro [[Tony RICHARDSONRichardson]]. La du filinoj el tiu ĉi edzeco [[Natasha RICHARDSONRichardson|Natasha]] kaj [[Joely RICHARDSONRichardson|Joely]] sekvis la patrinon kaj fariĝis aktorinoj. El rilato kun [[Franco NERONero]] Vanessa Redgrave havas unu filon.
 
== Listo de filmoj ==