Usona manpilkludo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Usona manpilko''' aŭ '''amerika manpilko''', angle nomata ''american handball'' aŭ malpli ofte ''court handball'', en Usono kutime nur ''handball'') estas pilkosporto|p...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Handballcourt.jpg|thumb|300px|Ludejo]]
'''Usona manpilko''' aŭ '''amerika manpilko''', [[angle]] nomata ''american handball'' aŭ malpli ofte ''court handball'', en [[Usono]] kutime nur ''handball'') estas [[pilkosporto|pilkosporta]] disciplino simila al la eŭska sporto [[peloto]], la angla sporto ''fives'' aŭ la sporto ''irlanda manpilko'': en ĉiuj sportisto permane frapas pilkon kontraŭ muro kaj esperas ke la kontraŭa ludisto ne sukcesos sammaniere refrapi ĝin. Principe la ludo similas al [[skvaŝo]] aŭ [[rakedopilkado]], nur ke la sportistoj ne rajtas uzi [[rakedo]]n, sed frapas la pilkon per la [[polmo]], eventuale kovrata per [[ganto]]. Al la teama sporto tradicie nomata '''[[manpilkado]]''' ne ekzistas simileco, krom ke iusence gravas kaj sportista mano kaj pilko: en tradicia manpilkado permesatas kapti, teni kaj denove ekĵeti pilkon, kaj celatas ke unu teamo kunage transportu la pilkon en la golon de la kontraŭa teamo, sen ke ĝi entute rajtus tuŝi flankan muron, dum en usona kaj irlanda manpilkoludo, en [[peloto]] aŭ la angla sporto ''fives'' ĝi estas tuj refrapata per la polmo, sen kajpti kaj teni ĝin enmane.