Usona manpilkludo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Handballcourt.jpg|eta|250px|<center>ludejo]]
'''Usona manpilko''' aŭ '''amerika manpilko''', [[angle]] nomata ''american handball'' aŭ malpli ofte ''court handball'', en [[Usono]] kutime nur ''handball'') estas [[pilkosporto|pilkosporta]] disciplino simila al la angla sporto ''fives'', al la sporto ''irlanda[[gaela manpilko]]'' aŭ al la eŭska sporto [[peloto]], se ludata sen specifa rakedo: en ĉiuj disciplinoj sportisto permane frapas pilkon kontraŭ muro kaj esperas ke la kontraŭa ludisto ne sukcesos sammaniere refrapi ĝin. Principe la ludo similas al [[skvaŝo]] aŭ [[rakedopilkado]], nur ke la sportistoj ne rajtas uzi [[rakedo]]n, sed frapas la pilkon per la [[polmo]], eventuale kovrata per [[ganto]]. Al la teama sporto tradicie nomata '''[[manpilkado]]''' ne ekzistas simileco, krom ke iusence gravas kaj sportista mano kaj pilko: en tradicia manpilkado permesatas kapti, teni kaj denove ekĵeti pilkon, kaj celatas ke unu teamo kunage transportu la pilkon en la golon de la kontraŭa teamo, sen ke ĝi entute rajtus tuŝi flankan muron, dum en usona kaj irlanda manpilkoludo, la angla sporto ''fives'' aŭ en [[peloto]] (se sen rakedo) ĝi estas tuj refrapata per la polmo, sen kapti kaj teni ĝin enmane.
 
Simile kiel en skvaŝo, la ludejo povas konsisti el kvar muroj kaj planko. Sed ankaŭ ekzistas ludaj versioj, kiuj nur uzas unu aŭ tri flanka(j)n muro(j)n, kaj sekve nomatas ''one wall handball'' (unu muro) aŭ ''three wall handball'' (tri muroj). La pilko grandas 1 ⅞ usonajn [[colo]]jn, do 4,7625 centimetrojn, kaj pezas 2,3 [[unco]]jn, do 71,54 gramojn. Ekzistas variaĵo en kiu konkuras po unu sportisto kontraŭ alia, variaĵo en kiu teamo de du sportistoj konkuras kontraŭ teamo de du aliaj, kaj plia variaĵo en kiu rotacie partoprenas tri sportistoj.
Linio 9:
 
La sporta disciplino estas kompare tre fortostreĉa kaj bone taŭgas por atleta trejnado de la tuta korpo.
<!--
== Vidu ankaŭ ==
* [[Irlanda manpilko]] ... sencos kiam tia artikolo ekzistos
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Gaela manpilko]] (aŭ ''irlanda manpilko'')
<!--
== Notoj ==
<references/> -- sencos kiam estos notoj
Linio 21:
 
== Vidu ankaŭ ==
* la ludon [[polmpilkludo]], ludata teame sur herbejo, sen uzo de muroj, precipe en la nederlanda provinco [[Frislando]] kaj la ĉirkaŭaĵo de [[Bruselo]], [[Belgio]] - ties tekniko de polma frapo de pilko pli similas al usona aŭ irlandagaela manpilko respektive al senrakeda [[peloto]] ol al tradicia [[manpilkado]]
 
[[Kategorio:Sporto]]