Ramón Mesonero Romanos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
ortografio
Linio 3:
==Biografio==
 
Filo de influa familio de Madrido, lia patro, Matías Mesonero, el [[Salamanko]], estis ŝatanto de [[literaturo]]; forpasis la 5an de januaro de 1820, kaj Mesonero Romanos ekprizorgis familiajn negocojn. La progresema epoko de la registaro nomita [[Trienio Liberal]] markis profondeprofunde la aŭtoron per sia liberala kaj revoluciema etodoetoso kaj li aliĝis kiel nacia milicano jam dekokjara. Jam tiam li presigis siajn unuajn morartikolojn, kiuj estis jam majstroverkoj laŭ observado kaj stilo: ''Mis ratos perdidos o ligero bosquejo de Madrid en 1820 y 1821'' (Miaj perditaj momentoj aŭ svaga skizo de Madrido en 1820 kaj 1821), Madrido, Presejo de Don Eusebio Álvarez, 1822. Literature li interesiĝis ĉefe pri [[Leandro Fernández de Moratín]], [[Bartolomé José Gallardo]] kaj [[Sebastián de Miñano]], kaj legis la dramistojn de la [[Hispana ora epoko]]: [[Tirso de Molina]], [[Lope de Vega]], [[Pedro Calderón de la Barca]], [[Agustín Moreto]] aŭ [[Francisco Rojas Zorrilla]]. Li entuziasmiĝis ankaŭ pro itala opero. La konata [[babilrondo]] de ''El Parnasillo'' estos nostalgie memorata en liaj verkoj kaj formis parton de la nomata grupo ''Partida del Trueno'' (Tondrobando). [[José de Espronceda]], [[Ventura de la Vega]], [[Patricio de la Escosura]], [[Miguel de los Santos Álvarez]], [[Mariano José de Larra]], Romero Larrañaga, Pelegrín, Segovia... formis parton de tiu cirklo, kie estis ankaŭ Mesonero Romanos. Artistoj, dramistoj kaj konataj entreprenistoj estos same samrondanoj kaj amikoj de Mesonero. El ĉiuj José María Carnerero, ĵurnalisto kaj dramisto, estos la plej ligata al Mesonero Romanos kaj kiu enkondukos lin en la ĵurnalisman medion plej gravan de la epoko. Juan Grimaldi, direktoro de la ''Teatro del Príncipe'' kaj aŭtoro de la fama magikomedio ''La pata de cabra'' (La kaprokruro), estas alia el la famaj gravuloj, kiu gravos por ''El Curioso Parlante'', pseŭdonomo per kiu Mesonero kutime subskribis siajn verkojn.
 
Tiame li ekinteresiĝis pri urbanizado. La ŝanĝo, pro kiu suferis la tiama Madrido dum tiuj jaroj, kialis multnombrajn veturadojn eksterlanden pro scivolemo pri la urbanizado de diversaj urboj; tiele el aŭgusto de 1833 al majo de 1834 Mesonero Romanos veturis al Francio. Nur parte restis la ''Fragmentos de un Diario de Viaje'' (Fragmentoj de veturtaglibro), publikitaj de la filoj de la verkisto dum la jarcentiĝo de lia nasko. La dua eksterlandaveturado aperas en lia verko ''Recuerdos de Viaje por Francia y Bélgica'' (Veturmemoroj tra Francio kjakaj Belgio); tamen li veturis tra multe de Eŭropo dum la epoko de la regentado de María Cristina, kiel aperas en la ''Trabajos no coleccionados'' (Nekolektitaj verkoj) publikitaj de liaj filoj. Li redaktoris kun Estébanez Calderón la ĵurnalon ''Cartas Españolas'' (Hispanaj Leteroj). En la periodo 1845-1850 li dediĉis sin al Urbodomo de Madrido kiel skabeno. Lia ''Proyecto de mejoras generales'' (Projekto de ĝenerala plibonigado), legita en la urbodomo la 23an de majo de 1846, klarigas aŭtentan remodeligon de la tiama Madrido. Post jaroj li verkis novajnnovan municipan regularon ''Ordenanzas municipales'' (Municipa regularo), kiu validis dumlonge. Poste li dediĉis sin al la literaturo: eldonis verkojn de la samtempaj dramistoj kaj de tiuj postaj al [[Lope de Vega]] kaj Rojas Zorrilla por la ''Biblioteca de Autores Españoles'', kaj li estis oficiala kronikisto el 15a de julio de 1864. Li kunlaboris ankaŭ en publikaĵoj kiel ''El Indicador de las Novedades'', ''El Correo Literario y Mercantil'', ''Cartas Españolas'', ''Revista Española'', ''Diario de Madrid'', ''Semanario Pintoresco Español''. Li estis fondinto kaj apoganto de kulturinstitucioj kiel Ateneo kaj Liceo. EnirisLi eniris en la ''Real Academia'' (Lingva Akademio) la 3an de majo de 1838 kiel honora akademiano kaj la 25an de februaro de 1847 kiel enkalkulata membro. Li estisporeternaestis poreterna bibliotekisto de Madrido kaj la Municipo de Madrido aĉetis lian libraron kontraŭ 70.000 realoj. Li iom post iom moderigis sian komencan liberalismon kaj fine iĝis firma konservatulo. Maljunaĝe li verkis bonkvalitan aŭtobiografion, nome ''Memorias de un setentón'' (Memoroj de sepjarulo).
 
Mesonero Romanos elstaras kiel primora verkisto, ĉefe pri homoj, popolaj karakteroj, lokoj kaj etosoj de Madrido.