Władysław Kotwicz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.2+) (Roboto: Ŝanĝanta be:Уладзіслаў Котвіч al be:Уладзіслаў Людвігавіч Котвіч |
Umbert' (diskuto | kontribuoj) situita --> situanta; "situi" ne havas pasivon; kelke da pronomoj kaj artikoloj |
||
Linio 2:
==Vivo kaj laboro==
En 1891 Władysław Kotwicz komencis studi [[orientalistiko]]n en [[Sankt-Peterburgo]], specialiĝante pri mongolaj lingvoj, [[manĉura lingvo]] kaj la [[ĉina lingvaro|ĉina]]. Post kvarjara studado li eklaboris kiel oficisto en la Kancelario de Ministro pri [[Financoj]] (1895).
Enposteniĝo ĉe universitato en 1900 eblis pro samjara [[habilitiĝo]] kaj pozicio de privata [[docento]]. Li tuj iĝis ĉefo de [[mongola]] [[filologio]]. Por iĝi etata docento (stabila posteno) li atendis ĝis 1917. En 1923 li [[profesoro|profesoriĝis]].
Kotwicz partoprenis kelke da [[ekspedicio]]j al la [[kalmukoj]] (1894, 1896, 1910, 1917), sed la plej konata lia scienca vojaĝo estis la ekspedicio al norda Mongolio (1912), kie li esploris [[tjurka lingvaro|tjurkajn]] [[orĥona runoskribo|runoskribojn]], kaj ankaŭ [[monaĥejo]]n en Erdeni Dzu (16-a jc),
Samtempe li strebis krei post la [[Oktobra Revolucio]] t.n. Petrogradan Instituton de Vivantaj Orientaj [[Lingvoj]] - organizaj laboroj daŭris ĝis aŭtuno 1920, kiam li estis nomumita ankaŭ gvidanto de la instituto. Tiun funkcion li plenumis ĝis printempo 1922.
Ĝuste en 1922 Kotwicz ricevis samptempe du invitojn al [[Pollando]]: de [[Jagelona Universitato]] en [[Krakovo]] kaj de [[Lviva Universitato|Universitato de Johano Kazimiro]] en [[Lvovo]]. Ambaŭ altlernejoj decidis sendepende
Post plenumo de ĉiuj formalaĵoj Kotwicz alvenis al Lvovo en 1924 senprokraste entreprenante la laboron kiel gvidanto de kreita por li Filologia [[Katedro]] de [[Malproksima Oriento]].
Samptempe kreiĝis ''Polskie Towarzystwo Orientalistyczne'' (Pola Orientalistika Societo), kies prezidanto elektiĝis ĝuste Kotwicz, kiu plenumis tiun ĉi funkcion ĝismorte. En 1927 li ankaŭ iĝis ĉefredaktoro de ''Rocznik Orientalistyczny'' (Orientalistika Jarlibro). En 1932 li establis serion ''Collectanea Orientalia'', kiun li mem financis (ĝis 1939 aperis 16 kajeroj; post la [[dua mondmilito]] mankis daŭrigo).
== La plej gravaj laboraĵoj (el inter ĉ. 150) ==
* 1915 ''Opyt grammatiki kalmyckago razgovornago jazyka'', Petrograd (2-a eldono: Řevnice apud Prago [[[Ĉeĥoslovakio]] 1929)
* 1936 ''Les pronoms dans les langues altaїques'', Kraków
|