Popoliniciato (Svislando): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
==Federacia Iniciativo==
Pere de federacia popoliniciativo la centmil voĉdonrajtaj civitanoj povas postuli lau artikolo 138 de la Svisa Konstitucio kompletan revision de la konstitucio<ref>[http://www.admin.ch/ch/d/sr/101/a138.html Konstitucio de la Svisa Federacio, artikolo 138]</ref> aŭ partan revision<ref>[http://www.admin.ch/ch/d/sr/101/a138.html Konstitucio de la Svisa Federacio, artikolo 139]</ref>. La postulo al parta revizio povas enteni aŭ komplete formulitan konstitucitekstproponon aŭ esti en formo de ĝenerala instigo. La teksto de la formulita propono laŭ la konstitucio post periodo de 18 monatoj devas estis submetita al la popolo por voĉdono. La parlamento povas esprimi subtenon aŭ malsubtenon al la iniciativo kaj devas submeti tiam la teksto al la popolo por voĉdono kun aŭ sen aldonante alternativan proponon. En la kazo de la neformulita porpono la parlamento povas akcepti la proponon kaj tiam devas formuli porponon submetindan al voĉdono aŭ malakcepti ĝin. Tiam ĝi devas submeti la neformulitan proponon al voĉdono kaj en kazo de akcepto formuli proponon, kiu denove devas esti submetita al voĉdono. Por esti akceptita iniciativo bezonas la plimulton de la voĉoj de la civitanoj kaj samtempe la plimulton de la voĉoj de la ŝtatoj, tio estas de la kantonoj. La voĉoj de la tiel nomitaj [[duonkantono|duonkantonoj]] nombras kiel duonaj voĉoj. En kazo de akcepto de postulo pri totala revizio de la konstitucio la parlamento devus esti dissolvita kaj devus okazi tujn elektoj de konstitucia asembleo, kiu verkas la novan konstitucion. Tia iniciativo do fakte entenas la rajton dissolvi la parlamenton.
 
==Historio==
La ideo de la popoliniciativo devenas de la franca ''"Constitution montagnarde" de [[1793]]. La instrumento de popoliniciativo post la revolucioj de [[1830]] jam estis enkondukita en la konstitucioj de la kantonoj [[Kantono Argovio|Argovio]], [[Kantono Bazelo Kamparo|Bazelo Kamparo]], [[Kantono Turgovio|Turgovio]], [[Kantono Ŝafhaŭzo|Ŝafhaŭzo]], [[Kantono Lucerno|Lucerno]] kaj [[Kantono Sankt-Galo|Sankt Galo]]. En la unua konstitucio de la Svisa Federacio de [[1848]] estis enkondukita la rajto de popoliniciativo, per kiu eblis postuli pere de 50000 subskriboj revizion kompletan de la Federacia Konstitucio. Iniciativo por kompleta revizio de la konstitucio nenicam sukcesis. En la jaroj 1850 kaj 1851 kaj 2003 jam la kolektado de la subskriboj malsukcesis kaj en la jaroj [[1880]] kaj [[1934]] tia peto malsukcesis en la baloto. La peto de 1934 estis submetita de la naziuloj kun la ideo, tiel akiri la devigajn novelektojn, ĉar je akcepto de popoliniciativo al totala revizio de la konstitucio la parlamento devas esti malsolvita kaj okazi elekto de konstitucia asembleo.Origine la kantonoj kaj komunumoj ankaŭ nur konis la rajton pri kompleta revizio de la konstitucio. En la dua duono de la 19-a jarcento la demokrata movado akiris, ke iom post iom kantonoj kaj komunumoj enkondukis je komunuma kaj kantona nivelo la rajton al popoliniciativo por parta revizio de la konstitucio kaj ankaŭ por enkonduko de leĝoj kaj por malelektoj de aŭtoritatoj. Je federacia nivelo la rezisto kontraŭ la popoliniciativrajto pri parta revizio de la konstitucio estis pli forta. Post pluraj malsukcesaj provoj fine en la jaro 1891 estis akceptita konstitucia artikolo, kiu koncedis al la popolo la rajton por popoliniciativo, per kiu la voĉdonantoj povas postuli revizion.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D10386.php ''Bernard Degen'': ''Popoliniciativo'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2007-02-06)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==