Popoliniciato (Svislando): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
==Historio==
La ideo de la popoliniciativo devenas de la franca ''"Constitution montagnarde"'' de [[1793]]. La instrumento de popoliniciativo post la revolucioj de [[1830]] jam estis enkondukita en la konstitucioj de la kantonoj [[Kantono Argovio|Argovio]], [[Kantono Bazelo KamparoKampara|Bazelo KamparoKampara]], [[Kantono Turgovio|Turgovio]], [[Kantono Ŝafhaŭzo|Ŝafhaŭzo]], [[Kantono Lucerno|Lucerno]] kaj [[Kantono Sankt-Galo|Sankt Galo]]. En la unua konstitucio de la Svisa Federacio de [[1848]] estis enkondukita la rajto de popoliniciativo, per kiu eblis postuli pere de 50000 subskriboj revizion kompletan de la Federacia Konstitucio. Iniciativo por kompleta revizio de la konstitucio nenicam sukcesis. En la jaroj 1850 kaj 1851 kaj 2003 jam la kolektado de la subskriboj malsukcesis kaj en la jaroj [[1880]] kaj [[1934]] tia peto malsukcesis en la baloto. La peto de 1934 estis submetita de la naziuloj kun la ideo, tiel akiri la devigajn novelektojn, ĉar je akcepto de popoliniciativo al totala revizio de la konstitucio la parlamento devas esti malsolvita kaj okazi elekto de konstitucia asembleo.Origine la kantonoj kaj komunumoj ankaŭ nur konis la rajton pri kompleta revizio de la konstitucio. En la dua duono de la 19-a jarcento la demokrata movado akiris, ke iom post iom kantonoj kaj komunumoj enkondukis je komunuma kaj kantona nivelo la rajton al popoliniciativo por parta revizio de la konstitucio kaj ankaŭ por enkonduko de leĝoj kaj por malelektoj de aŭtoritatoj. Je federacia nivelo la rezisto kontraŭ la popoliniciativrajto pri parta revizio de la konstitucio estis pli forta. Post pluraj malsukcesaj provoj fine en la jaro 1891 estis akceptita konstitucia artikolo, kiu koncedis al la popolo la rajton por popoliniciativo, per kiu la voĉdonantoj povas postuli revizion.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D10386.php ''Bernard Degen'': ''Popoliniciativo'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2007-02-06)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==