Popoliniciato (Svislando): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
==Federaciaj popoliniciativoj en ciferoj==
Laŭ stato de decembro 2012 en Svislando komenciĝis la kolektado por subkriboj por entute 412 federaciaj popoliniciativoj. De tiuj 295 popoliniciativoj sukcesis en la subkriba fazo kaj devis esti submetita al la parlamento. 93 malsukcesis pro ne sufiĉe da subskriboj dum 19 estas ankoraŭ en la subkribokolekta fazo. Pri 90 popoliniciativoj oni ĝis nun voĉdonis, 93 estis retiritaj. 2 estis deklaritaj plenumigitaj kaj tial ne voĉdonitaj, kaj 4 estis deklaritaj malvalidaj, ĉar ili kontraŭis la konstitucion aŭ la leĝoj. De la popolo estis akceptitaj nur 19 popoliniciativoj. La unua en la jaro [[1893]] pri la malpermeso de ŝoĥtato (la buĉado de pestoj pere de elsangigo). Inter [[1949]] (reenkonduko de la rekta demokratio) kaj [[1982]] (prezobservanto) dum pli ol 30 jaroj ne plu estis akceptita popoliniciativo. Fine de la 20-a jarcento la nombro de akceptitaj popoliniciativoj kreskis. Plej grandan surprizon kaj kritikon tutmonde rikoltis en la jaro 2009 la [[Svisa iniciativo pri minareto]]<ref>[http://www.admin.ch/ch/d/pore/vi/vis_2_2_5_9.html Statistikaj informoj pri popoliniciativoj en la oficiala retejo de la Svisa Federacio]</ref>
 
==Popoliniciativoj maturaj por voĉdono==
Aktuale du popoliniciativoj maturas por voĉdono, nome la iniciativo de Thomas Minder ''[[Svisa popoliniciativo kontraŭ misuzaj bonifikoj|kontraŭ misuzaj bonifikoj]]'' (voĉdonota la 3-an de marto 2013<ref>[http://www.admin.ch/ch/d/pore/vi/vis348.html Mesaĝo de la Svisa Federacio en la oficiala retejo]</ref>) kaj la iniciativo de la [[Svisa Popolpartio]] por la ''rekta elekto de la federacia konsilio'' (voĉdonato la 9-an de nunio aŭ 22-an de septembro 2013<ref>[http://www.admin.ch/ch/d/pore/vi/vis380.html Mezaĝo de la Svisa Federacio en la oficiala retejo]</ref>).
 
== Notoj kaj referencoj ==