Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 200:
en la nova artikolo [[insulaj ŝtatoj]] la nombraj tabelaj kolumnoj ordiĝas mise, se oni uzas la aliordigan ilon de funkcio ''class="wikitable sortable"'' (la vortaj kolumnoj kaj la komencaj numerigoj ja ordiĝas bone). Mi esperis ke apliko de la ŝablono "nombro" eble helpus en ĝusta ordigo de la unuopaj tabelaj kolumnoj. Sed ne estas tiel. Pri aldona testado de ŝablono "formatnum:" mi nun ne havas energion, mi supozas ke ankaŭ tio ne ŝanĝus ion ajn. Eble mi preteratentas simplan solvon. Ĉu vi havas ideon kiel elegante solvi la mison, sen investi eksterproporcie tro da tempo? --[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 23:36, 29 Jan. 2013 (UTC)
: Mi supozas ke la sola solvo estas malpermesi ordigon de la kolumnoj kun nombroj kaj krei kolumnon por ordigo de la insuloj lau areo kaj loĝantaro (la unua jam ekzistas). La ordigo per "sortable" konsideras nur alfabetajn aranĝojn do 1000 venas antaŭ 20 ! --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 00:05, 30 Jan. 2013 (UTC)
::Saluton, Thomas kaj Arno. Mi ĵus legis en [[:de:Hilfe:Tabellen für Fortgeschrittene|germana helpopaĝo pri tabeloj]] pri la tiea ŝablono [[:de:Vorlage:Nts]], kiu estas uzata por tiaj kazoj. Mi testis ion alian, nome <code>data-sort-type="number"</code> en la tabela kapo, sed nur antaŭrigarde. Bedaŭrinde tio nenion ŝanĝis en la misa ordigo, tiel ke mi ne konservis tion. Do, mi proponas, ke ni traduku la nomitan ŝablonon. Sed kiun titolon ĝi ricevu? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 00:07, 30 Jan. 2013 (UTC)