Lanuga betulo: Malsamoj inter versioj

36 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (robota aldono de: gl:Bidueiro pubescente)
|dunomo = Betula pubescens
|dunomo aŭtoritato = [[Jakob Friedrich Ehrhart|Ehrh.]]
|vikispecio = Betula pubescens
|komunejo = Betula pubescens
}}
'''Lanuga betulo''' ( '''''Betula pubescens''''' ; [[sinonimo]] ''Betula alba'' ) estas ĉefe [[Palearkta ekozono|palearkta]] [[Specio (biologio)|specio]] de [[betulo]], indiĝena kaj abunda tra norda [[Eŭropo]], [[Islando]], norda [[Azio]] kaj ankaŭ [[Gronlando]] <ref>[http://linnaeus.nrm.se/flora/di/betula/betul/betupubv.jpg Arealo de lanuga betulo] {{en}}</ref>.
 
== Priskribo ==
Ĝi estas [[falfolia]] [[arbo]] kiu altas ĝis 10–20 m ( malofte ĝis 27 m ), kun svelta arbokrono kaj kun [[trunko]] kiu [[diametro|diametras]] ĝis 70 cm ( escepte 1 m ). La [[arboŝelo]] estas glata kaj griz-blanka, fajne markita kun malhele horizontalaj lenticeloj. La [[ŝoso]]j estas griz-brunaj kaj fajne lanugaj. La [[folio]]j estas [[Ovalo|oval]]-[[Angulo|akutaj]], longas 2–5 cm kaj larĝas 1,5-4,5 cm, kun fajne segildentaj randaĵoj. La [[floro]]j estas [[Vento|vente]] [[Polenado|polenataj]] [[amento]]j, estiĝante fru-[[Printempo|printempe]] antaŭ la floroj. La [[frukto]] estas pendanta [[Cilindro|cilindra]] [[agregaĵo]] kiu longas 1–4 cm kaj larĝas 5–7 mm; ĝi disfalas ĉe matureco liberigante la individuajn [[semo]]jn; tiuj ĉi longas 2 mm kaj havas du flankajn flugiletojn.
 
ĜiTiu ĉefe [[Palearkta ekozono|palearkta]] specio estas intense parenca al, kaj ofte konfuzita kun [[penda betulo]] ( ''B. pendula'' ). Multaj [[Nordameriko|nordamerikaj]] [[teksto]]j pritraktas la du speciojn kiel unun specion, sed en tuta [[Eŭropo]] oni konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.
 
Lanuga betulo distingeblas de penda betulo, la alia komuna eŭropa betulo, pri havante glatajn, lanugajn ŝosojn, kiuj estas senharaj kaj verukecaj ĉe penda betulo. La arboŝelo de lanuga betulo estas nebrile griz-blanka, dum penda betulo havas okulfrapan blank-paperecan ŝelon kun nigraj [[sulko]]j. La foliaj randaĵoj ankaŭ diferencas, estas fajne segildentaj ĉe lanuga betulo, krude duoble segildentaj ĉe penda betulo.
 
Ili ankaŭ [[Ĉelbiologio|citologie]] diferencas, penda betulo estante diploida ( kun du aroj de [[kromosomo]]j ), dum lanuga betulo estas tetraploida ( kun kvar aroj de kromozomoj ). La du specioj diferencas pri [[Biotopo|biotopaj]] postuloj. Penda betulo ĉefe troviĝas sur sekaj, [[Sablo|sablaj]] [[grundo]]j, kaj lanuga betulo estas pli komuna sur humidaj, malbone drenitaj lokoj kiel [[Argilo|argilaj]] grundoj kaj torfejoj.
 
Lanuga betulo etendiĝas pli fore norden en la [[Arkto]]n ol iu ajn alia [[Magnoliofitoj|foliarbo]]. Ekzempleroj el la subarktaj [[populacio]]j kutime estas etaj kaj tre torditaj, kaj ofte estas diferencigitaj kiel '''arkt-lanugan betulon''' ( ''Betula pubescens'' subsp. ''tortuosa'' ). Tiu ĉi [[subspecio]] estas notinda por esti la sola indiĝena arbo de Islando kaj de Gronlando, kie grandaj ekzempleroj povas atingi 13 m.
[[Dosiero:Mountain-birch-Trollheimen.jpg|thumb|220px|Subspecio de lanuga betulo konstituas la [[arbolimo]]n en plimulto de [[Skandinavujo]].]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Mezeŭropaj miksaj arbaroj]]
* [[Okcident-eŭropaj foliarbaroj]]
* [[Skandinava kaj rusa tajgoj]]
* [[Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj]]
 
== Referencoj ==
{{reflist}}
40 827

redaktoj