Poznano: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 66:
== Historio ==
En la 966 jaro, kiam okazis la bapto de tiu ĉi pola princo komenciĝas la skriba historio de Pollando. Necesas aldoni, ke ĝuste Poznano estas opiniata de sciencistoj kiel verŝajna loko de tiu ĉi bapto. Atestas pri tio interalie la fakto, ke en Poznano estis malkovritaj antaŭnelonge restaĵoj de kastelo, la plej granda masonita konstraĵo en la tiama Pollando. Oni supozas, ke apudis ĝin la tn. kapeleto de Dąbrówka – la edzino de Mieszko la 1-a. La arkeologiajn esplorojn malfaciligas la fakto, ke la restaĵoj troviĝas sub la preĝejo de Dipatrino, daŭre funkcianta kaj vizitata de religiuloj. Tamen, arkelogoj ĉiam pli kuraĝe supozas, ke Poznano ne nur rolis kiel loko en kiu komenciĝis la simbola kristanigo de Pollando - pro la bapto de la reganto, sed ke ĝuste ĝi estis la unua ĉefurbo de Pollando.
Linio 75:
Kiel skribas la unua pola kronikisto, Gall Anonim, la jaroj post la morto de Przemysław la 2-a alportis kaoson al la juna pola ŝtato. Rezulte de ĝi homoj revenis al la paganaj ritoj kaj en la katedralo de la sankta Petro ekloĝis sovaĝaj bestoj. La katedralon post preskaŭ jarcento oni rekonstruis, kaj ĝi denove fariĝis la episkopa sidejo. Sed, Poznano ne plu multe gravis. En la jaro 1320 la oficiala ĉefurbo de Pollando fariĝis Krakovo.
Poznano devis pli okupiĝi pri komerco, ankaŭ kun tiom foraj regionoj kiel Arabio. Ene de la ĉirkaŭita per la defendoremparego urbo la vivo bone evoluis. Poznano estis agnoskita urbo jam meze de la 13-a jarcento. El la sama periodo devenas la situigo de la ĉefa urba foirplaco. Ĝia spaco okupis eĉ 2 hektarojn, kio signifis dekonon de la urba spaco entute. La grandeco gravis, ĉar ĝuste sur tiu teritorio okazis ĉiu-merkredaj bazaroj. Pri pli grandaj fieris sole [[Gdansko]] kaj [[Krakovo]]. Malgraŭ tio, ke en Poznano ne plu loĝis reĝoj, ĝi daŭre apartenis al la ĉefaj urboj de Pollando. Atestas pri tio interalie la fakto, ke ĝuste ĝi kune kun Krakovo devis aprobi ĉiujn subskribitajn pactraktatojn inter la pola ŝtato kaj la [[Teŭtona Ordeno]]. En la [[15-a jarcento]] oni ĉirkaŭis Poznanon per aldona defendoremparego kun 35 turetoj, inkluzive de la plej granda, nomata la horloĝa. Kaj kun la horloĝo kaj Poznano entute nedisigeble ligiĝas la t. n. poznanaj kapretoj, vaste rekonataj kiel la simbolo de la urbo.
== Poznano nuntempe ==
|