Eskaja lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ oriente de la ĉokolado-montetoj
Linio 28:
Tiu ne plene normigita ortografio havas komunaĵojn kun la hispaneca skribo antaŭe uzata por la cebua, ekzemple en la uzo de ''ll'' por palatala lateralo [ʎ]. Kromaj [[digramo]]j estas ''ng'' por [ŋ] kaj ''ch'' por [tʃ] (ĉ). Eskaja apartaĵo estas la uzo de ''chd'' por [dʒ] (ĝ). La litero ''c'' povas esti uzata kiel en la [[hispana]], por reprezenti [k], escepte kie sekvas antaŭa vokalo. Ekzistas nur unu tia, [ɪ], kiu skribiĝas ''i'' aŭ ''e''. Tamen ankaŭ alternativo, en kiu ''k'' kaj ''g'' estas uzataj por [k] kaj [ɡ] en ĉiu pozicio, kiel en la ĉi-kuna tabelo.
 
== [[Fonetiko|Fonetismo]] kaj [[fonotakso]] ==
La eskaja havas la samajn [[fonemo]]jn kiel la bohola vario de la [[cebua lingvo]]. Tiu inkluzivas la voĉan afrikaton [dʒ], kiu mankas en aliaj varioj de la cebua kaj en aliaj filipinaj lingvoj.
La [[fonotakso]] malsimilas al tiu de ĉiuj tiuj lingvoj pro la ĉeesto de pli da silabofinaj konsonantoj kaj eĉ konsonantparoj. Tio videblas en eskajaj vortoj kiel ''bosdipir'' [bosdɪpɪr] ‘angilo’, ''guinposlan'' [ɡɪnposlan] ‘vizaĝo’, ''ilcdo'' [ɪlkdo] ‘genuo’ kaj ''estrapirado'' [ɪstrapɪrado] ‘floro’, kiuj enhavas la konsonantkombinojn /sd/, /np/, /sl/, /lkd/ kaj /str/, kiuj mankas en nekonstruitaj filipinaj lingvoj. Ankaŭ ekzistas silabokomencaj konsonantkombinoj kiuj en aliaj filipinaj lingvoj nur aperas en pruntvortoj el okcidentaj lingvoj.
 
==Pronomsistemo==