Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Dosieroj por flagoj: havis ja tempon
Linio 208:
 
Saluton Arno! Mi legis viajn diskuterojn kun [[Uzanto:Fry1989]], kaj vi tie referencas al "a consensus for using Esperanto name of flags instead of English names" - ĉar mi mem neniam aŭdis pri tia interkonsento, ĉu vi bonvolus doni al mi referencon pri ĝi? --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 06:53, 2 Feb. 2013 (UTC)
: Bv esplori arĥivojn de diskutejo. Estis diskutata ĉu uzi Esperantajn nomojn por flagoj (kaj dosieroj alŝutitaj ĉi-Vikipedie) ĉu uzi anglajn nomojn kaj ligi al dosieroj en Komunejo. Konkludo de la diskuto estis uzi la Esperantlingvajn, kaj per iu paĝo ni kontrolis ke niaj Esperantlingvaj dosieroj estas akurataj, ĝuste la samaj precize kongruaj al la oficialaj ŝtataj flagoj, laŭ proporcioj kaj kolornuancoj. Malavantaĝo estas ke oni devas paralele ĝisdatigi ambaŭ dosierkolektojn (kiel ekzemple kaze de ŝanĝo kiel en Libio- ĝuste la artikolo pri [[flago de Libio]] estis malakurata, ĉar ĝi montris la nun validan flagon dum la teksto plu priskribis la antaŭe validintan). Avantaĝo estas ke Esperantoparolantoj povas orientiĝi per kompreneblaj flagnomoj kaj ni povas aŭtomate funkciigi diversajn ŝablonojn kiuj ebligas montri flagon rekte ligitan al la Esperanta nomo de la lando. Antaŭe ekzistis ŝablono kiu tradukis al la angla nomojn de landoj por ebligi tiun aŭtomatecon, sed oni decidis forigi tiun tradukŝablonon. Mi nome estas la kreinto de la tradukŝablono, sed plimulto interkonsentis ke pli oportune estas havi plenan kolekton da dosieroj kun Esperantaj nomoj. Mi rakontas laŭ memoro <s>kaj ne havas tempon esplori arĥivojn por pruvi ĉion tion,</s> sed vi povas mem kontroli. --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 07:20, 2 Feb. 2013 (UTC)
; vidu
* [[Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio]]