Nova sinagogo de Berlino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Meze de la [[19-a jarcento]] la juda komunumo en Berlino estis tre grandiĝinta. Ĉirkaŭ la jaro 1860 ĝi havis proksimume 28 000 membrojn. La tiutempe sola [[sinagogo]] de la urbo, pli poste nomata ''Alte Synagoge'', do malnova sinagogo - situis en la strato ''Heidereutergasse'', proksime de la konstruaĵaro ''Hackescher Markt'' en la urbodistrikto Berlin-Mitte kaj ne plusufiĉe grandis. Post kiam la komunumo en 1856 aĉetis areon en la strato ''Oranienburger Straße'', en kvartalo kun multaj judaj loĝantoj, la 7-an de aprilo 1857 komenciĝis arkitekta konkurso pri la planata konstrusaĵo. Prezidanto de la konkursa komisiono estis la tre okupita arkitekto ''Eduard Knoblauch'', ekde la jaro 1845 membro de la [[prusio|prusia]] [[arta akademio de Berlino]]. Neniu el la arkitektaj projektoj vere konvinkis la komisionon. Sekve Eduard Knobloch mem ricevis la taskon erkitekte realigi la konstruaĵon - antaŭe li jam sukcese organizis la trakonstruon de la malnova sinagogo kaj de la [[Juda Malsanulejo de Berlino]]. Kiam li en 1859 forte malsaniĝis, la arkitektan laboron transprenis la "reĝa arkitekto" Friedrich August Stüler, amiko de Eduard Knoblauch. Li transprenis la jam deciditan eksteron kaj planis la internan dezajnon.
 
La konstruado komenciĝis la 20-an de majo 1859. kaj en la unuaj jaroj bone progresis. Poste la realigo tamen malrapidiĝis: la interna dezajno estis nekutime komplika, kaj dum la milito inter Prusio kaj Danlando de 1864 ekmankis konstruaj materialoj. Nur okaze de la juda novjara festo [[Roŝ-Haŝana']] la 5-an de septembro 1866 – la 25-an de [[Elul]] 5626 laŭ la [[juda kalendaro]] - la preta sinagogo povis esti inaŭgurata. La tiama prusia ĉefministro kaj pli posta regna kanceliero [[Otto von Bismarck]] partoprenis la ceremonion.
 
Eduard Knoblauch en siaj planoj uzis elementojn de la [[Maŭroj|maŭra stilo]], kaj aparte inspiriĝis de la palaco [[Alhambro]] en la andaluzia urbo [[Granado]]. Tiu stilo tiutempe aspektis ekzotika inter la ĉirkaŭaj domoj, kaj ankoraŭ nun efikas nekutima, sed tamen ne maloftis en la konstruado de sinagogoj meze de la [[19-a jarcento]].
 
La kostoj fine estis la sesoblo de la origine planita sumo.
 
== Arkitekturo ==