WikiTrans: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 4504457 de KuboF (kontribuoj, diskutpaĝo) post ŝanĝo en la kategorio |
Eckhard (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Gramtrans_logo.png|thumb|200px|Logobildo de la firmao Gramtrans]]
'''WikiTrans'''
Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol
WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans, kiu kombinas profundan lingvistikan analizon ([[kuntekstlimiga gramatiko|Constraint Grammar]]) kun kuntekstdependaj tradukreguloj. Kaj la daŭra evoluigo de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, kaj malnovaj tradukoj refariĝas en intervaloj de kelkaj monatoj.
WikiTrans aŭtomate tradukas per programo bazita sur [[kuntekstlimiga gramatiko]].
En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo (epo.wikitrans.net por Esperanto), eblas paralele serĉi kaj la esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi - plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj. Disambiguado de plurobla kapvorto estas kromefiko de tio, kaj ne necesas plusendo-paĝoj por sekundaraj aŭ sinonimaj esprimoj, kiujn plejparte facile trovas kaj religas jam la normala serĉilo.
==Historio==
Post la nasko de la maŝintraduka sistemo GramTrans en 2006/2007 kaj ĝia adapto al Vikipediaj taskoj en 2009, la unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La dua fazo, celanta vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, finiĝis en decembro 2010. En 2011 la ĝemela angla-dana sistemo estis adaptita al Wikipediaj tekstoj, sed la tasko - kredeble pli malfacila ol por Esperanto - ne ankoraŭ atingis sufiĉan nivelon por oficiala lanĉo de dana WikiTrans. En 2012 la fokuso denove estis sur la esperanta WikiTrans, kaj donaco de [[ESF]] (Esperanto Studies Foundation) permesis krei multkernan plurkomputilon, kun 32 kernoj, kiu 10-obligis la antaŭan tradukrapidecon, permesante regulajn aktualigojn kaj retradukojn. WikiTrans estis prezentitaj en pluraj sciencaj forumoj, inter alie la [[NoDaLiDa]] kaj [[KAEST]] konferencoj.<ref name="nodalida">{{Cite journal | last1 =Bick| first1 =E.| title = WikiTrans, The English Wikipedia in Esperanto. In: Proceedings of NODALIDA 2011 (Riga, Latvio)| journal =NEALT Proceedings Series| volume =14| issue =| pages =8.16| month =| year =2011| doi =| PMID =}}</ref>
==Reviziado de WikiTrans-artikoloj por la originala esperanta Vikipedio==
Eblas revizii WikiTrans-artikolojn kaj transpreni ilin en la originalan esperantan Vikipedion. Depende de la grandeco de la artikolo, temas pri kelkminuta aŭ duonhora laboro. Simple iru al http://gramtrans.com/editor/, entajpu (aŭ enkopiu) la URL de la angla artikolo kiun vi volas traduki, elektu "English-to-Esperanto (VISL)", kaj premu "Fetch".
[[Dosiero:Wikitrans howto url.png|600px|centra]]
<br/>
Tio gvidas vin al revizia interfaco, kie vi povas kontroli, kaj se necese korekti, la aŭtomatan tradukon.
[[Dosiero:Wikitrans howto revizio.png|800px|centra]]
<br/>
Kiam kontenta, rulu al la fino de la paĝo kaj elektu "Show in Wikimedia format".
[[Dosiero:Wikitrans howto postactions.png|300px|centra]]
<br/>
Kopiu la enhavon de tiu paĝo per CTRL-a CTRL-c, kaj enmetu ĝin (CTRL-v) en kreopaĝon de la origina Vikipedio.
[[Dosiero:Wikitrans howto wikiformat.png|600px|centra]]
<br/>
Se vi ne jam malfermis tian, vi serĉu la (ankoraŭ neekzistantan) esperantan titolon en la esperanta Vikipedio, kaj elektu "Kreu la paĝon xxx en ĉi tiu Vikio". Uzu la kontrolilojn sube de la kreopaĝo por antaŭrigardi kaj konservi vian artikolon.
La GramTrans Reviziilo mem rekonas ke temas pri Vikipedio-artikolo kaj rekreas Vikisintakson el la reviziita traduko, uzante la <S1>...</S1>, <S2>...</S2> ktp. markojn kiujn vi vidas dum reviziado. Do nur movu, ne forigu ilin, krom se vi ankaŭ forigas la markitan enhavon. La Reviziilo ankaŭ klopodas trakti interartikolajn ligoj, ŝablonojn kaj referencojn, sed tio estas tre komplika afero, kaj povas misfunkcii, interalie kie ne ekzistas esperanta ŝablono ekvivalenta al la angla. Vi do prefere riparu aŭ forigu misfunkciantajn aŭ ne-ekzistantajn ŝablonojn kaj ligojn antaŭ ol aktivigi la tradukitan artikolon.
==Tuja dumkonekta traduko==
WikiTrans
{| class="wikitable"
Linio 30 ⟶ 57:
==Wikilingue ==
Simila al projekto WikiTrans estas projekto [[Wikilingue]] (Wikilingue.com Beta, 2010) kiu proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto. '
== References ==
<references/>
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 38 ⟶ 68:
* [http://www.wikilingue.com/ Wikilingue], alia projekto por aŭtomate traduki Vikipedion - el la hispana -
* [http://www.ipernity.com/blog/37943/248693 Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj] (en ipernitia blogo de [http://www.ipernity.com/home/bernardo Bernardo])
* [http://www.ipernity.com/blog/32858/249760 Revolucio en Vikipedia laboro] (en ipernitia blogo de [[Zlatko Tišljar]] )
|