WikiTrans: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eckhard (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
===Formatigo kaj formatigokontrolo===
La GramTrans Reviziilo mem rekonas ke temas pri Vikipedio-artikolo kaj muntas Vikisintakson el la reviziita traduko, uzante la <S1>...</S1>, <S2>...</S2> ktp. markojn kiujn vi vidas dum reviziado. Do nur movu, ne forigu ilin, krom se vi ankaŭ forigas la markitan enhavon. La Reviziilo ankaŭ klopodas trakti interartikolajn ligojn, ŝablonojn kaj referencojn, sed tio estas tre komplika afero, kaj povas misfunkcii, interalie kie ne ekzistas esperanta ŝablono ekvivalenta al la angla. Vi do prefere riparu aŭ forigu misfunkciantajn aŭ ne-ekzistantajn ŝablonojn kaj ligojn antaŭ ol aktivigi la tradukitan artikolon.
 
===Plej taŭgaj artikoloj por reviziado===
Principe eblas "originaligi" artikolon pri iu ajn temo, sed kun kelkaj temoj estas malpli da laboro, ĉar [[GramTrans]] jam havas pli bonan vortaron kaj gramatikon en tiu kampo, pro universitataj prioritatoj, komercaj taskoj aŭ fokuso dum evoluigo de WikiTrans. Plifaciliga faktoro ankaŭ estas se la artikolo pro sia temo estas lingvo- kaj kulturo-neŭtrala. Se enestas multa terminologio, plifacilas se ĝi uzas la internacian sciencan latin-grekan afikso-sistemon, kiu estas sufiĉe bone analizebla kaj esperantigebla ankaŭ por novaj (ekstervortaraj) vortoj. Laŭ tiuj kriterioj eblas rangigi ekzemple jenajn temojn, de plej facila al plej malfacila.
 
Plej facilaj:
* Plantoj kaj bestoj
* Geografio: Urboj, montoj, lagoj ktp.
* Aliaj natursciencoj, ekz. medicino (sed atentu la fakan respondecon pri eventualaj terapiaj rekomendoj ktp)
 
Plej malfacilaj:
* Sporto (tre multaj, variaj kaj kulturspecifaj fakterminoj ne bazitaj sur la latin-greka afiksa sistemo uzata por multaj aliaj fakterminoj)
* Arto: Muziko, Literaturo ktp. (multaj, longaj kaj fantaziemaj titoloj, grupnomoj ktp)
 
==Tuja dumkonekta traduko==