Amrum: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ka:ამრუმი
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Nordfrisa vadomaro.png|thumbeta|250px|<center>la nordfrisaj insuloj]]
'''Amrum''' ([[Frisa lingvo|frise]] ''Oomram'') estas insulo el la [[nordfrisaj insuloj]]. Ĝi situas en la [[Norda Maro]] okcidente de la plej norda parto de la kontinenta [[Germanio]], sude de la insulo [[Sylt]] kaj okcidente de [[Föhr]]. La insulo apartenas al la historia regiono kaj nuna administra distrikto [[distrikto Norda Frislando|Norda Frislando]] en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Ŝlesvigo-Holstinio]] de [[Germanio]].
 
Linio 5:
Amrum kovras areon de 20,46&nbsp;km² kaj samkiel la najbaraj insuloj [[Sylt]] kaj [[Föhr]] baze konsistas el sabla kerno. Oriente ĝi limas al la [[vadomaro]]. Tie troveblas la malnovaj loĝlokoj de la insulo: ''Norddorf'' (norda vilaĝo), ''Nebel, Süddorf'' (suda vilaĝo) kaj ''Steenodde''. Sur la sabla kerno troveblas ampleksa nord-suda strio de arbaroj kaj erikejoj. Okcidente de tiu verda strio troveblas vasta areo de sablaj [[duno]]j, kiu longas 12 kilometrojn. La plej alta duno altas 32 metrojn. Sude de tiu duna areo troveblas la plej nova insula loĝloko, ''Wittdün'' (blanka duno). Okcidente de la dunaro troveblas same longa kaj kilometron larĝa sabla plaĝo, kiu havas la nomon ''Kniepsand''. En la oriento - norde de Norddorf kaj sude de Steenodde - troveblas du etaj areoj de [[aluvia grundo]], kiuj protektatas pere de digoj kaj estas modeste agrikulture utiligeblaj. Dum [[malalta tajdo]] eblas atingi la najbaran insulon [[Föhr]] piedire tra la ŝlima grundo de la [[vadomaro]].
 
Amrum havas proksimume 2. 300 enloĝantojnloĝantojn kaj administre konsistas el la tri komunumoj Norddorf, Nebel kaj Wittdün, kiuj apartenas al la [[komunumaro (Germanio)|komunumaro]] [[Amt Föhr-Amrum]] de [[Ŝlesvigo-Holstinio]].
 
== Trafiko ==
[[Dosiero:Amrum_Kniepsand.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|<center>pejzaĝo el [[dunoj]]]]
La insulo estas per du [[pramo|pramŝipaj linioj]] konektita al la haveno [[Wyk auf Föhr]] de la insulo [[Föhr]], al la haveno [[Dagebüll]] kaj [[Schlüttsiel]] sur la kontinento kaj al la [[haligo]]j [[Langeneß]] kaj [[Hooge]]. Dum la someraj monatoj aldona porturista ŝipo ligas la insulon kun la loko [[Hörnum (Sylt)|Hörnum]] sur la insulo [[Sylt]], kun la haligo [[Hooge]] kaj kun la duoninsulo [[Nordstrand]] sur la kontinento. Pramŝipa haveno estas ''Wittdün'' en la sudo de Amrum. La plej multaj feriaj gastoj alvojaĝas tra Dagebüll; rekta pramsixpa vojaĝo de tie daŭras 90 minutojn, dum la pli ofta vojo de Dagebüll tra la najbara insulo [[Föhr]] ĝis Amrum la vojo longas 120 minutojn.
 
Linio 16:
 
=== Frisaj domoj ===
[[Dosiero:Amrum Haus1.jpg|thumbeta|<center>tipa insule frisa domo de la insulo Amrum]]
Kontraste al la [[Frisa domo|frisaj domoj]] sur la kontinento la insule frisaj domoj (''utlandfriesische Häuser'') havas grandan [[gablo]]n super la enireja pordo. Komune por ĉiuj frisaj domoj estis la dikaj tegmentoj el [[kano]], kiuj ĝis distanco de iom pli ol metro proksimiĝis al la grundo, tial ke la fenestroj kaj pordoj devis esti malaltaj: tiom dikaj tegmentoj pli bone tenis la doman varmecon, protektis kontraŭ la malvarmaj ventoj kaj la vintre oftaj ŝtormoj. La gablo havis la celon, dum brulo de la kana tegmento eviti, ke brulaĵo falu rekte antaŭ la enireja pordo, kaj pliverŝajnigi sekuran forlason de la brulanta domo.
 
Linio 22:
 
<br clear=all>
[[Dosiero:NordseeAmrumPanorama.jpg|thumbeta|800px|center|<center>Panorama bildo de Amrum kaj la plaĝo ''Kniepsand'']]
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 43:
[[Kategorio:Insuloj en Germanio]]
[[Kategorio:Geografio de Ŝlesvigo-Holstinio]]
[[Kategorio:Insuloj alfabete ordigataj]]
 
{{Link FA|frr}}