Saguo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
La vorto ''sago'' en la [[papua lingvaro]] havas la signifon de "[[pano]]", ĉar la amelo de saguaj palmoj en multaj insuloj de la sudokcidenta [[Pacifika Oceano]] liveras la [[faruno]]n por [[pano]]j kaj [[flanpano]]j. La itala vojaĝisto [[Marco Polo]] en la jaro [[1280]] unuafoje portis saguon al Eŭropo, kaj tie raportis pri la saguaj palmoj kaj ilia signifo kiel grava nutrofonto de sudorienta Azio. En la [[16-a jarcento]] portugalaj komercistoj komencis grandkvante transporti saguon al Eŭropo kaj komerce disvastigi ĝin tie. Nuntempe saguo aparte en [[Singapuro]] estas grava [[eksporto|eksportata]] produktaĵo.
 
Perla saguo proksime similas al perla [[tapioko]]. Ambaŭ tipe estas malgrandaj, sekaj, opakaj buloj, havantaj diametron de ĉirkaŭ 2 milimetroj. Ambaŭ povas esti blankaj (se tre puraj) aŭ koloraj - nature grizaj, brunaj aŭ nigraj, aŭ artefarite rozkoloraj, flavaj, verdaj ktp. Kiam trempitaj kaj kuiritaj, ambaŭ fariĝis multe pli grandaj, diafanaj, molaj kaj spongecaj. Ambaŭ estas vaste uzataj ekzemple en la kuirartoj de [[Barato]], [[Bangladeŝo]] kaj [[Srilanko]] en vario de pladoj, kaj ĉirkaŭ la mondo, kutime en [[pudingo]]j. En Barato, perla saguo nomatas சவ்வரிசி, ''javvarisi'' ([[tamile]]), साबूदाना, ''sabudana'' ([[hindie]]) kaj simile সাবুদানা, ''sabudana'' [[bengale]]), સાબુદાણા ([[guĝarate]]), ''sabbakki'' ([[kannade]]) kaj ''saggubeeyam'' ([[telugue]]) inter aliaj regionaj kaj lokaj nomoj kaj estas uzata en vasta gamo de pladoj - inter alie en [[deserto]]j boligitaj kun dolĉigita lakto okaze de religiaj fastadoj.
 
En [[Britio]], ambaŭ saguo kaj tapioko ekde la [[16-a jarcento]] tre popularas en dolĉaj laktaj [[pudingo]]j.