Sinagogo de Worms: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 27:
La vira sinagogo estas du-nava rektangula salono portata de du romanikaj kolonoj. Meze de la salono troviĝas moderna legejo (nomata "bima"), je la orienta muro situiĝas toraejo (nomata "aron ha-kodeŝ") en origine renesanca stilo, kiu tamen en 1704/05 estis prilaborita en baroka stilo. La ĉefa enirejo de la sinagogo situas en la nordokcidenta angulo de la salono. La pordegaj kadroj kaj la kolonaj kapiteloj estas el la romanika epoko, kaj probable kreiĝis fare de skulptistoj de la urba kristana katedralo. Je tri flankoj la vira sinagogo havas altajn fenestrojn en gotika stilo, kiuj aldoniĝis dum la rekonstruo de la jaro 1355. En sia du-nava formo la sinagogo de Worms estis stila modelo: ekzemple la sinagogo de [[Regensburg]] en 1227 kaj la "malnova-nova sinagogo" de [[Prago]] en la dua duono de la [[13-a jarcento]] kopiis tiun formon.
 
La virina sinagogo tuŝas la viran je du trionoj de ties norda muro, kaj estas signife pli malalta ol la vira konstruaĵo. La preskaŭ kvadrata salono estas portata fare de centra kolono. Ĝis la jaro 1842 ambaŭ sinagogosinagogoj estis dividitaj per muro, en kiu troviĝis kvin etaj fenestroj kaj pordo. Ekde tiam du arkoj en gotika stilo konsistigas trairejon inter ambaŭ konstruaĵopartoj.
 
La vira sinagogo nuntempe estas uzata por judaj diservoj, dum en la virina sinagogo troviĝas memorigaj tabuloj por la en la [[Holokaŭsto]] murditaj membroj de la juda komunumo de Worms.