Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF: Malsamoj inter versioj

e
Aŭ memoru pri lia voĉdono, ke la artikolo [[Nicolas Boileau]] ne elstariĝu nur pro tio, ke mi aplikis poeziajn tradukojn anstataŭ vortopaj tradukoj rilate al kelkaj verkfragmentoj plume de Boileau. Do, jen tipa, laŭ mi tiom sensenca, kiom ĝisosta, apliko de regulo, kiu ĉi-okaze vere malutilis. (Evidente temis ĉi-okaze nur pri voĉdono, li fakte lasis la tradukaĵojn mem pacaj.)
 
Cetere, la rezulto de tiom da ĉikanado kontraŭ mi estas, ke mi mem ne plu kontribuas al tiu ĉi platformo. Tute flankefike, kure de mia eksiĝo enkakiĝis ADLS, ĉu ne? Kiam mi en la Diskutejo iomete acide prikomentis tion post kelkaj semajnoj, do post kiam la fiasko vere ne plu estis pretervidebla, li forcenzuris tre PT-maniere - fakte mirige ĝisdetale PT-maniere - miajnmian ĉi-rilatan komenton.
 
Kaj homon agintan tiel oni tute serioze volas elekti tie ĉi administranto? Iun, kiu eĉ publike mem nomas sin speco de gardlupo? (Vidu la bildon el lia uzantejo.) Nekredeble! Ĉu jen nun la nura restanta speco de personaro, pri kiu la E-Vikiularo en 2013 ankoraŭ disponas por fortigi sian administrantaron?
16 138

redaktoj