Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57:
{{Nova!|2013|02|15}}Kara Arno. Pri kio vi babilas? Maladmistrantigi iun tute ne estas '''facile'''. Okaze de PT bezoniĝis du voĉdonoj, entute daŭris preskaŭ jaron, kaj dum la lasta voĉdonado mi devis praktike vipi vin al la voĉdonado. KuboF estas homo, kiu aplikas regulojn vortope kaj rigore ĝis la grado de plena sensenco, egale ĉu la rezulto de lia regulsekvemo utilos aŭ ne. Jen la problemo. Aldone li klopodas cenzuri ĉion, kio ne plaĉas al li. Jen ne la karakteraj trajtoj, kiujn havu administranto.
 
Aldone li, okaze de mi, ĉiam denove ĉikanis min - pensu nur pri miajmia tiel nomata persona paĝo. Do pri la bela memaŭtora mesaĝkesto, ja ĝis hodiaŭ nur ĉe mi, aŭ pri la tiama forigo de miamiaj sinkronigaj metodoj, aŭ pri la postulo pri amaso da referencoj, ktp.
 
Aŭ memoru pri lia voĉdono, ke la artikolo [[Nicolas Boileau]] ne elstariĝu nur pro tio, ke mi aplikis poeziajn tradukojn anstataŭ vortopaj tradukoj rilate al kelkaj verkfragmentoj plume de Boileau. Do, jen tipa, laŭ mi tiom sensenca, kiom ĝisosta, apliko de regulo, kiu ĉi-okaze vere malutilis. (Evidente temis ĉi-okaze nur pri voĉdono, li fakte lasis la tradukaĵojn mem pacaj.)