Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF: Malsamoj inter versioj

<hr/>
:: Ankaŭ mi ne detale respondos la vortojn de Simono. Nur unu afero ĝenas min: ke li staras ĉe la pordo laŭte sciigante ke li forturnas sin el tiu platformo, kaj tamen voĉdonas kaj argumentadas. Bonvolu ĉu foriri kaj silenti, ĉu kontribui kaj ĉesi sciigi ke vi estas for. Mi sincere tre aprezas la kontribuojn de Simono kaj bedaŭras lian foriĝon, eĉ se mi komprenas ties kialojn kaj ne emas pridiskuti ilin. Mi laŭtakse fidas al KuboF, eĉ se iuj el liaj agoj estas kritikeblaj (ĉiu homo estas kritikebla). Same mi opinias ke nia Vikipedio malriĉiĝis de la eksiĝo de sia plej laborema kontribuinto Petro, kiu ja kulpis iajn misfarojn, sed alian solvon ol la eksiĝon mi revis (kaj ne diru ke li eksigis sin sola, la akra konfliktema etoso en kiu enplektiĝis aliaj uzantoj kunrespondecas). Konklude, mi kiel en la tempo de la kontraŭ-Petra batalo ne havas nek tempon, nek energion, nek emon enprofundiĝi en senfinajn kverelojn kaj partopreni longan proceson (vidu kiel tiu paĝo jam kreskegis). Mi simple opinias ke nia vikipedio pli kreskus se ĉiuj kunlaborantoj bonvenigus unu la alian kun ties malsamoj, en kunlabora kunsentema etoso. Nia Vikipedio pli bone fartus se plu kunlaborus en ĝi Petro kaj Simono kaj ke KuboF ricevus administrajn rajtojn. Bonvolu ĉiuj dediĉi pli da energio por solvi disputojn ol por daŭrigi ilin. [[Uzanto:ArnoLagrange|Ludoviko Z]] 06:05, 9 Feb. 2013 (UTC)
::::{{Nova!|2013|02|16}}Male al la diagnozo de aliulo, por mi la Vikio ne estas '''forpasinta'''. Ĝi ja sen iuj miaj novdataj kontribuoj plu ekzistos. Fakte mi eble eĉ iugrade rekontribuus, sed nur se oni ĉesus ĝisgurde kaj ĝisstulte apliki regulojn, kiuj vere en ĉiuspeca situacio ne ĉiam centelcente sencas. Aldone mi, kontraste al aliaj tie ĉi, ne pretas naive kaj malkuraĝe ĉiam nur pro iuspeca nepre dezirata '''paco''' ja ne komenti iujn misaĵojn, ĉu regulajn, ĉu regulaplikajn.
::::Jam la regulo kontraŭ la publikigo de '''propra verko''' konfliktas kun la postulo verki artikolon mem kaj ne kopii de alia loko pro ebla kopirajta situacio. Do kio nun? Ĉu mem verki aŭ ĉu ne mem verki? Entute, la ekpublikigo neniam okazu - laŭ la reguloj - tie ĉi. Sed ĝuste en E-etoso, aŭ entute en malgranda komunumo kia la nia, tia regulo estas plene malhelpa al nia progreso.
::::Ekzemple se mi volus klarigi kiel homa kolorvidado funkcias, mi devus mem verki la klarigon. Sed tiam tuj kaj aŭtomate estiĝus verko de Pejno Simono, do malpermesataĵo. Aldone oni postulus ducent referencojn. Ridinde! Aŭtoro, kiu vere scias ion pri sia temo devas agi kvazaŭ li estus nenion scianta idioto. Ne tute senmotive mi ĉesis verki tie ĉi. Fakte la vorto '''verki''' mem estas jam la duona problemo. Oni rajtas nur kopii, kaj ĉe tio diri de kie oni kopiis. Kaj aldone oni rajtas kopii, nur se samtempe la kopiotaĵo ne estas sub iu malhelpa kopirajto. Fakte mi legis ie '''oni devas citi per propraj vortoj''' - jen la kulmino de la verki-ne-verki-paradokso.
::::Ĉio estus eble eltenebla, se oni aplikus la regulojn kun prudento. Sed ĝuste tion oni ja ne faras tie ĉi kaj ĝuste KuboF estas elstara ekzemplo de tio, kiel oni ne apliku ilin. Unue sen prudento, due laŭ tute persona gusto. --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 10:26, 9 Feb. 2013 (UTC)
:::Jes, repaciĝo! Tial mi ne voĉdonis pri la roboto. Sed nun mi tiel vidas, ke kiel administranto, la celo estas kontraŭ mia forbaro. Supre mi diris, ke la ĉefa diferenco estas la forbaro, kiel faris PT. Ja mi, Zetey kaj FCJ faras konstante nuntempe artikolojn, la ceteraj aŭ estas administr. aŭ pli malofte redaktas. '''Do mi mem estas denove minacata, kio okazis pli frue'''. Kiuj voĉdonis POR, ĉu ili scias, kiom da artik. Kubof redaktis? Do ne multe. Estis li, kiu diris al mi, ke "Vi ne boju!" Poste iu forviŝis tiun frazon. Lia rolo estas nebula en afero de PT. Tio nature povas okazi, ke 2 familianoj uzas VP-on laŭ diversaj nomoj. Sola persono povas havi 2 komputilojn. Tio estas bone. Mi ne scias, kial bezonas Kubof adm. rajtojn, sed mi supozas , ke tio estos kontraŭ mi. Denove okazos milito, ja la ceteraj VP-anoj tiel opinias, ke ne sufiĉas roboto kaj redaktorajtoj, devas ankaŭ forbarorajtoj.--[[Uzanto:Crosstor|Crosstor]] ([[Uzanto-Diskuto:Crosstor|diskuto]]) 18:13, 7 Feb. 2013 (UTC)
Forbarrajto kompreneble estas nur uzenda kontraŭ fuŝuloj kiuj damaĝas la projekton, kaj neniel kiel armilo kiu uzanto rajtus uzi por supervenki alian uzanton kun kiu li/ŝi malkonsentus. Petro estis eksadministrantigita inter alie ĉar li ne respektis tiun regulon. --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 19:05, 7 Feb. 2013 (UTC)
16 138

redaktoj