Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 115:
:{{Nova!|13|02|16}}Ĉiuokaze, la enoficigo de KuboF kiel administranto malfermus refalon en la diktatorecan PT-an epokon. Do arbitraj decidoj pri jeno kaj jeno kaj aplikado de administrorajtaj reguloj rekte kontraŭ la kontribuantoj, tamen ignorado de la ĝuste samaj reguloj rilate al si mem. Kaj la prezentita argumento '''homoj eraras''' estu supozeble nur ŝerco.
:Kiu laŭ la propra eldiro volas agi nur lupece, definitive ne rajtu administri. --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 12:19, 9 Feb. 2013 (UTC)
 
=== Kio gravas ===
 
Por la bona funkciado de Vikipedio, por ĝia daŭra kreskado kaj por iom-post-ioma strebado al bona kvalito, pli gravas persista aktivado de multaj, multfakaj, diversspecaj, malsamstilaj kaj talentaj volontuloj. Plej detrue por ĉio ĉi estas ĉikana, troregulisma ĝenado de aliaj kontribuantoj, ĉar tio nur forpelas kaj jam forpeladis seriozajn vikipediistojn. Por administranto, kiu rajtas forigi artikolojn kaj forbari kontribuantojn, estas plej grave kompreni, kio estas bona por la tuto (bona por la enciklopedio kaj por la lingvo) kaj distingi tian bonon disde la "korekteco" kaj "laŭreguleco" atingeblaj per malgrandanima ŝovado de sia nazo en ĉiajn aferojn. Necesas antaŭ ĉio kompreni, ke troa insistado pri siaj personaj preferoj (kaŝnomataj, ekz., "unuecigo" aŭ "vikipediaj reguloj") nur indignigas saĝulojn kaj instigas tiujn simple adiaŭi. – KuboF montris danĝerajn simptomojn pri ĝuste tia konduto, nedezirinda, eĉ netolerebla ĉe administranto. Kaj la konduto estis insista. Eĉ post protestoj li ne komprenis, kion li estis faranta. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 14:22, 9 Feb. 2013 (UTC)
 
== Rezulto ==