Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 123:
:Se vi deiras de la premiso, ke pli grave estas lasi ĉiun fari laŭ sia plaĉo kaj ne ŝanĝi tion, kio plaĉis al antaŭa kontribuinto, ol havi laŭeble unuecan (aspektan/teĥnikan) stilon, tiam viaj argumentoj validas. Jes, se temus vere pri "personaj preferoj", ankaŭ tiam viaj argumentoj validus. Sed mi ja pensas, ke unuecigo estas grava, kaj iu antaŭa kontribuinto havas precize same multe da rajtoj pri certa artikolo kiel iu (KuboF), kiu ĝis nun ne kontribuis en ĝi. Estas grave redakti kun kuraĝo (kaj ne tro da singardemo kaj sindemandado, ĉu tio plaĉos al la antaŭaj aŭtoroj), ĉar nur tiel povas progresi Vikipedio.
:Se viaj "seriozaj Vikipediistoj" perdiĝas pro tio, ke iu ŝanĝas "iliajn" artikolojn en maniero, kiu al ili ne plaĉas, tiam tio estas vere neniom plorinda perdo, ĉar tio estas miaopinie simple ne sinteno konvena al la principoj de (tiu ĉi) vikio. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 16:14, 9 Feb. 2013 (UTC)
::{{Nova!|13|2|16}}Oni ne ŝanĝu pro ŝanĝemo, oni ŝanĝu pro ŝanĝendo. Eĉ pli evidente, oni ne ŝanĝu pro ĉikanemo. Sed tre bedaŭrinde nek vi nek KuboF iam ajn komprenos tiun tute ne tiom subtilan diferencon inter ŝanĝemo kaj ŝanĝendo. Okaze de KuboF li laŭ sia propra kandidatado ne volas kontribui, li volas ŝanĝi aliajn kontribuaĵojn.
::Kaj cetere, pri unueco. Iam oni klarigis al mi, ke mi ne enigu ion ajn kun rondigitaj anguloj. Tio ne sufiĉe respondus al la stilo de la Vikio. Hodiaŭ la rondaj anguloj venas jam kvazaŭ oficiale de la alilingvaj Vikioj. Eĉ ĉefpaĝe. Evidente, mi estis iam tro avana por iu kaj iu. Fakte estas tiel, ke la tuta fasado de la Vikio estas plene malavana, propraĵo, kiun vi kaj KuboF laŭŝajne ege amas. Sekve iuj sagetoj al enhavo estas por vi kaj KuboF herezaĵo kaj oni tuj forigu ilin, ĉu ne? KuboF fakte jam iam komencis la forigadon. Mi remetis. Imagu, kiel administranto, li estonte tuj forbarus min pro tio.
::Aŭ rigardu la sintenon de KuboF en la Diskutejo, kiam mi preterpase korektis - mi silente iĝ-igis - vorton de Ĉiuĵaŭde. Do iuj tie ĉi estas plene nekapablaj ekkoni, kiam ŝanĝo de diskutero estas tute deca, eĉ prudenta kaj utila, kaj kiam ŝanĝo estas maldeca kaj ege kritikenda. Ekzemple la ŝanĝoj fare de KuboF por cenzuri alian diskutanton.
::Kia stranga mondo estas tie ĉi. Kia stranga sinteno ankaŭ.
::Kaj se iu protestas pro plene neprudenta, troa ŝanĝemo, oni krias, '''vi ne posedas ion tie ĉi, jam principe''', kaj pro tio mi nun pro principo reŝanĝos, reŝanĝados, kaj ade ade ripetas la ŝanĝon, ĝis vi komprenas la principon, kiu laŭ mia opinio regu. Ĉe tio plene egale ĉu iuj ŝanĝoj estas vere utilaj aŭ ne, kaj, egale ĉu la praversio iel ajn iam ajn iun ajn ĝenus aŭ ne.
::Kaj tian ŝanĝaĉemulon pluraj tie ĉi volas enpostenigi kiel administranton. Evidente, sen mia voĉo. --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 17:54, 9 Feb. 2013 (UTC)
 
== Rezulto ==