Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Via entuziasmo alportas freŝajn fortojn al Vikipedio.
Linio 2:
Saluton kaj gratulon. Vi sukcesis sendi al mi mesaĝon. Vi vidis, ke ne estas malfacila. Vi ne bezonas subskribi la mesaĝojn, ĉar kiam vi klakas ĉe la bildo kun krajonopinto, tio jam subskribas je via nomo. Nun mi proponas al vi ke vi skribu iomete pri vi, tio estas bluigi la ruĝan ligilon Dirk 80: se vi klakas tie, aperos redakta paĝo, vi povas iomete skribi pri vi kaj tiele vikipediistoj kiuj volos kontakti vin, scios iom pri vi, same kiel vi povas scii ion pri mi, se vi klakas ĉe Kani. Vi ne bezonas multe meti, nur tion kion vi deziros. Kelkaj metas nur: mi estas el tiu lando, mi interesiĝas pri literaturo aŭ astronomio ktp. Vi eĉ povas mensogi ;-)--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 13:23, 7 Feb. 2013 (UTC)
:Gratulon ankaŭ pro via vikipediista paĝo. Vi estas ege interesa persono. Mi ŝatos kunlabori kun vi, sed mi "timas" ke vi ne bezonos multan helpon. Vi alte flugas.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 22:10, 7 Feb. 2013 (UTC)
::Tutkorege dankegon. Mi ne meritas tiom. Ĉiukaze uzu vian entuziasmon por konvinki aliulojn veni al nia komunumo. Tio ne signifas sektemo, sed konstato ke ĉiu homo povas trovi sian lokon en Vikipedio, ĉar se oni emas aŭ oni fakulas pri ege apartaj aferoj: kranoj, poŝtmarkoj, riparado de antikvaj mebloj ktp., ĉiam esto io farenda en Vikipedio kaj ja nevikipediistoj, ĉu esperantistoj ĉu ne, povas miri kiom ni faras ĉi tie. Tio estos bona por Esperanto kaj por Esperantujo. Tio ankaŭ ne signifos ĉiutaga konstanta laborigo: ĉiu povas dediĉi laŭ siaj forotoforto kaj emo: unu artikolo tage, semajne, monate, jare... Aŭ plibonigo de unu fuŝa aŭ nekompleta artikolo tage, semajne, monate, jare ktp. Eĉ tiuj kiuj faras tion nur unufoje jare, bone kontribuas. Ĝis kaj ege kontenta de via apudeco.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 10:57, 10 Feb. 2013 (UTC)
Bonvenon al vi Dirk ! Via entuziasmo alportas freŝajn fortojn al Vikipedio. Revizianto vi iĝos aŭtomate post kiam vi estos farinta sufiĉe da redaktoj (mi ne precize memoras la ĝustan nombron). En la mesaĝo de kani bv legi "forto" anstataŭ "foroto". Vikipedie --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 21:10, 11 Feb. 2013 (UTC)