Geografio de Maŭritanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: en:Geography of Mauritania
Linio 19:
Tagnoktaj varioj en temperaturo en la sahara zono povas esti ekstremaj, kvankam ĉiujaraj varioj estas minimumaj. Dum decembro kaj januaro, temperaturoj varias de frua matena malkulmino de 0 °C ĝis mezposttagmeza alta de 38 °C. Dum majo, junio, kaj julio, temperaturoj varias de 16 °C en la mateno ĝis pli ol 49 °C antaŭ posttagmezo. Tutjare, la harmatano ofte kaŭzas brilajn sabloŝtormojn.
 
La administraj regionoj de [[Tiris Zemmour]] en la nordo, [[regiono Adrar|AdraAdrar]] en la centro, kaj la nordo de la orienta regiono [[Hod-eŝ-Ŝarki]], kiuj konsistigas la plej grandan parton de la sahara zono, estas vastaj senhomaj areoj de dunoj alternantaj kun granitaj rokinsuloj. Post pluvo, aŭ en la ĉeesto de bone, tiuj rokinsuloj povas apogi vegetaĵaron. En la loĝataj [[Altebenaĵo Adrar|Adrar]]- kaj [[Altebenaĵo Tagant|Tagant-altebenaĵoj]], fontoj kaj putoj disponigas akvon por paŝtado kaj ioma agrikulturo. En la okcidenta parto de la sahara zono, etendante direkte al [[Nuakŝoto]], vicaj etendigyxoj de sablodunoj estas vicigitaj de nordoriento ĝis sudokcidento en [[kresto (monto)| krestoj]] de du ĝis dudek kilometrojn larĝe. Inter tiuj krestoj estas depresioj plenigitaj kun kalkoŝtono kaj argila sablo kapabla je apogado de vegetaĵaro post pluvo. Dunoj en la malproksima norda ŝanĝas pro la vento plie ol tiuj en la sudo.
 
La sahara zono havas nur malmulte da vegetaĵaro. Kelkaj montaj areoj kun akvofonto subtenas malgrand-foliajn kaj dornajn plantojn kaj malpli valorajn herbojn taŭgaj por kameloj. Ĉar semoj de dezertaj plantoj povas resti neaktivaj dum multaj jaroj, dunoj ofte burĝonigas malabundan vegetaĵaron post pluvo. En depresioj inter dunoj, kie la akvo estas proksima al la surfaco, iu flaŭro - inkluzive de [[akacio]]j, sapberaj arbustoj, kaporo, kaj [[Cynanchum]] - povas esti trovita. Salozaj areoj havas unuopajn specojn de vegetaĵaro, plejparte [[kenopodio]]j, kiuj estas adaptitaj al altaj salokoncentriĝoj en la grundo. Kultivado estas limigita al oazoj, kie [[daktilujo]]j estas uzataj por ombri aliajn kultivaĵojn kontraŭ la suno.