Fluometro: Malsamoj inter versioj

1 187 bitokojn aldonis ,  antaŭ 18 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
[[Dosiero:rotacimezurilo.jpg]]
 
===Turbinonumeratoroj===
 
La turbinonumeratoroj mezuras, helpe de propulsita turbino, la flurapidecon de la fluido.
La rotacio de turbino estas en proporcio kun la flurapideco. Multiplikita per difinita mezursekcio
ĉi tio donas la mezuron de fluidkvanto.La movado de turbino estas kaŭzita per masfortoj de fluido
dum ĝi deviĝis de la originala fludirekto.
Ekzistas multe da tipoj. Ĉi tie estas nur klarigita la ĝeneralan laborprincipon per ekzemplo.
 
[[Dosiero:turbinonumeratoro.jpg]]
 
La figuro montras turbinonumeratoron por gaso. Per jetdirektilo (1) kiu eliminas eventualan turbulon,
la gaso iras, kun homogena distribuo, tra la flukanalo (2). Ĉar la transformado de kineta energio de la
gaso estas la propulsforto de turbino, la flukanalo estas konstruita tiamaniere, ke sur la loko de turbino
la flurapideco plialtiĝis. La gasfluo aktivigas aksialan lagritan turbinon (3) kies rotacirapideco estas praktike en proporcio kun la averaĝa gasrapideco, kiu agadas en la mezurringo (4). La rotacia movado de turbino estas transdonita per vermo-dentrado konstruaĵo (5) al gasfermita magnetkuplo (6).
Ĉi tiu magnetkuplo propulsas integrita rolnumeratoron (7).
208

redaktoj