Distrikto Darmstadt-Dieburg: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝustigo de ligilo Burg Frankenstein |
e + 2 internaj ligiloj |
||
Linio 66:
La distrikta areo jam frue estis enloĝata. La cirkla digo de Fischbachtal estas supozeble kelta. La romianoj konkeris la areon fine de la unua postkrista jarcento. Ĉirkau 125 p. K. en la regiono de la nuna suda Hesio fondiĝis la administra unuo "Civitas Auderiensium" kun ĉefa municipo [[Dieburg]]. Dum la okcidenta parto de la distrikto restis maldense loĝata, la regiono de Dieburg kaj Groß-Umstadt altiris multajn loĝantojn. Post foriro de la romianoj unue alemanoj, poste ekde 506 p. K. frankonoj okupis la regionon. Ĉiuj lokonomoj finiĝantaj je "-heim" estas frankonaj fondaĵoj.
Dum la mezepoko pluraj regantoj dividis inter si la regionon. Okcidente la grafoj de [[Katzenelnbogen]] evoluigis la lokojn [[Darmstadt]], [[Groß-Gerau]], [[Zwingenberg (Bergstraße)|Zwingenberg]] kaj [[Reinheim]] al urboj. La kamparanoj de [[Weiterstadt]] kaj [[Griesheim]] liveris la nutraĵojn por la grafaj kasteloj en Darmstadt kaj Groß-Gerau, dum [[Pfungstadt]] kaj [[Seeheim-Jugenheim|Seeheim]] iĝis centroj de propraj distriktoj. Dum 1476 la tuta posedo de Katzenelnbogen transiris al Hesio.
En la orienta parto de la distrikto la historio pli komplikis. Estis tre malgrandaj [[regno (politiko)|regnoj]], kolektante malmultajn vilaĝetojn, kaj pli grandaj areoj, kiuj tamen pliparte estis pli etaj ol la nunaj komunumoj. Ili estis administrataj de propraj nobeluloj ([[Eppertshausen]]) aŭ apartenis al pli grandaj grafejoj aŭ dukejoj. [[Groß-Umstadt]] ekzemple duone apartenis al Palatinato kaj duone al Hanau, kaj [[Dieburg]] apartenis al la koron-dukejo Mainz, kiu provis krei ligon inter siaj posedaĵoj en Rheinhessen okcidente kaj Unterfranken oriente. Dum la reformacio preskaŭ ĉiuj lokoj krom Dieburg kun Münster kaj Eppertshausen (daŭre katolikaj) iĝis protestantaj.
Post 1803 la tuta areo falis al la
== Urboj kaj komunumoj ==
|